gerbil/o PV

gerbilo

ZOO Ronĝulo iom simila al rato, sed kun haroj sur vosto kaj plandoj kaj pli longaj malantaŭaj kruroj, vivanta en dezertoj kaj savanoj de Azio kaj Afriko; genro el familio hamstredoj (Gerbillus): vere aventura estas la ĉasado de la gerbiletoj [1]; la mongola gerbilo havas odorglandon sur ĝia stomako, kaj karakterizan ventran frotan agon kiuj deponas odoron de ĝi [2].

gerbilo (Gerbillus cheesmani), Arbaroj de Abaad, ĉe Al Ain, Abu Dhabi, UAE
CC BY 3.0  [3]
1. Guido kaj Karlijn van Damme: Edukemaj bestoj, Monato, 2000/11, p. 26
2. Vikipedio, Animala komunikado
3. Shah Jahan, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cheesman%27s_Gerbil.JPG
angle:
gerbil
beloruse:
пясчанка
ĉine:
沙鼠 [shāshǔ]
france:
gerbille
germane:
Rennmaus
hispane:
jerbo
hungare:
versenyegér
japane:
アレチネズミ, ジャービル
katalune:
jerbu
latinece:
Gerbillus
nederlande:
gerbil, woestijnrat
portugale:
gerbo, gerbila
ukraine:
карликова піщанка

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.