2gimnazi/o

gimnazio

PED Mezgrada lernejo diversmaniere organizita laŭ la landoj: ĉu ni povus eduki Staĉjon en la gimnazio IK ? ĉe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan VivZam ; la lingvo latina estas ja de longe jam elektita de ĉiuj registaroj kiel internacia, kaj jam longe en la gimnazioj en ĉiuj landoj […] la junularo devigite dediĉas tutan vicon da jaroj al la ellernado de tiu ĉi lingvo FK ; post nur kvar jaroj de komuna lernado la plej sukcesaj infanoj rajtas transiri en gimnazion [1]; gimnazia diplomito (vd abituriento). SIN:liceo
1. Jomo Ipfelkoffer: Komparo de instrumetodoj, Monato, jaro 2001a, numero 6a, p. 9a
angle:
grammar school, middle school, high school, secondary school
beloruse:
гімназія выпускнік гімназіі.
ĉeĥe:
gymnázium absolvent gymnázia.
ĉine:
高級文理中學 [gāojíwénlǐzhōngxué]
france:
lycée bachelier.
germane:
Gymnasium Abiturient.
hispane:
preparatoria, liceo, bachillerato bachiller.
japane:
ギムナジウム
katalune:
institut batxiller, graduat.
nederlande:
gymnasium
portugale:
ginásio
ruse:
гимназия
slovake:
gymnázium absolvent gymnázia.
turke:
lise
ukraine:
гімназія

gimnaziano

PED Lernanto en gimnazio: antaŭ dudek ok jaroj rondeto de junaj diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto [2]; ĉinaj gimnazianoj tiel energie lernas por sukcesi en ekzamenoj kaj eniri bonan universitaton [3]. SIN:liceano
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
3. Monato, Xu Jinming/pg: Scenoj el la familia vivo, 2013
angle:
pupil, student
beloruse:
гімназіст
ĉeĥe:
gymnazista
france:
lycéen
germane:
Gymnasiast
japane:
ギムナジウム生徒 [ギムナジウムせいと]
katalune:
estudiant de secundària
nederlande:
gymnasiast
portugale:
ginasiano
ruse:
гимназист
slovake:
gymnazista
turke:
lice öğrencisi
ukraine:
гімназист

administraj notoj