glaĉer/o

glaĉero

GEOLGEOG
Granda maso de moviĝanta glacio, estiĝinta el kolektiĝinta neĝo sur la supraĵo de la tero: la volumeno de ĉiuj alpaj glaĉeroj estas nur 100 km3 [1]; la glaĉeroj de la monto Everesto spertis, ene de 50 jaroj, malaperon de 13 % de sia amplekso [2]; oni vidas altan akvofalon, kiu fontas el glaĉero, estiganta la riveron Manso [3]; en unu el la intermontejoj la vojon baris rivero, defluanta de glaĉero [4]; la oron iam alportis glaĉero moviĝinta el orriĉaj regionoj de Svedio [5]; ĉirkaŭ Antarkto naĝas bankizo kaj ŝelfo, tio estas glaĉero glitinta ĝis sur la maro [6].
angle:
glacier
beloruse:
ледавік, ляднік
ĉine:
冰川 [bīngchuān]
france:
glacier
germane:
Gletscher
ukraine:
льодовик, ґлетчер

administraj notoj