tradukoj: bg ca cs de en fr la nl pl pt sk tr

9gujav/o SPV

9gujavo  

KUI La manĝebla frukto de gujavarbo, proksimume globa, kun ordinare flaveta aŭ verdeta ŝelo: gujavo estas preparebla kiel konfitaĵo, ĵeleo, suko; la postmanĝoj konsistas el fruktoj riĉaj je vitamino C, kiel papajo, gujavo kaj mandarino [1]; glaciaĵo el vinbero, ananaso, gujavo [2].

9gujavarbo SPV , 9gujavujo PIV1  

BOT Arbo el Centra Ameriko, kultivata en tropikaj landoj pro la fruktoj; specio el la familio mirtacoj (Psidium guajava): mi manĝos gujavon – respondas la frenezulo […], sed tio ne estas gujavujo, ĝi estas fosto [3]! li fiksis enviajn okulojn sur gujavo de tre proksima gujavarbo [4]

folioj kaj floro de gujavujo
CC BY-SA 3.0  [5]

tradukoj

anglaj

~o: guava; ~arbo , ~ujo : guava.

bulgaraj

~o: гуава; ~arbo , ~ujo : гуава.

ĉeĥaj

~o: guave; ~arbo , ~ujo : guave (strom), kvajáva.

francaj

~o: goyave; ~arbo , ~ujo : goyavier (arbre).

germanaj

~o: Guave (Frucht); ~arbo , ~ujo : Guave (Pflanze).

katalunaj

~o: guaiaba; ~arbo , ~ujo : guaiaber.

latina/sciencaj

~arbo , ~ujo : Psidium guajava.

nederlandaj

~o: guave; ~arbo , ~ujo : guave.

polaj

~o: gujawa (owoc), guawa (owoc), gwajawa (owoc), guajawa (owoc), gruszla (owoc); ~arbo , ~ujo : gujawa (drzewo), guawa (drzewo), gwajawa (drzewo), guajawa (drzewo), gruszla (drzewo).

portugalaj

~o: goiaba; ~arbo , ~ujo : goiabeira.

slovakaj

~o: guave; ~arbo , ~ujo : guave (strom).

turkaj

~o: hintarmudu.

fontoj

1. „Novaĵoj pri veganismo en esperanto!“
2. L. Portella: Ŝi estas mia amiko, Torixoréu Libroj, 2005
3. Manĝi gujavon / Humour / Forum - lernu.net
4. G. Mattos: La petolema knabo, 1998
5. Vinayaraj, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Psidium_guajava_1.JPG

~arbo , ~ujo : Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | gujav.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.16 2020/01/12 00:10:47