hasi/o

hasio (Hs)

KEM
Ĥemia elemento kun atomnumero 108, atompezo 265; nomita laŭ Hesujo kie ĝi estis la unuan fojon sintezita; transuranio, kies ĉiuj izotopoj estas radioaktivaj: hasio […] estas unue sintezita en Darmŝtato en la jaro 1984 per kunfandiĝo de plumbo kaj fero [1].
Rim.: IUPAC en 1997 jaro findecidis pri la nomo hasio, antaŭe estis uzata provizore la nomo unniloktio (la: Unniloctium).
angle:
 hassium
beloruse:
 гасій
bulgare:
 хасий
france:
 hassium
germane:
 Hassium
hungare:
 hassium
indonezie:
 hasium
itale:
 hassio
latinece:
 Hassium
nederlande:
 hassium
pole:
 has
portugale:
 hássio
svede:
 hassium
ukraine:
 хасій

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.