tradukoj: be bg br de en es fa fr hu it la nl pt ru

*heder/o

*hedero  

BOT
Genro el familio araliacoj (Hedera), grimpanta vegetaĵo, dediĉita de la antikvuloj al Bakuso. Ĝi alteniĝas per kroĉradiketoj al arboj kaj muroj, kiujn ĝi kovras per sia ĉiamverda foliaro: [la] hedero […] elkreskis super lian kapon, por ke li havu ombron super sia kapo [1]; la muroj de la preĝejo estis kreskokovritaj de plej bela hedero, kiu en vintro kaj en somero kovris la murojn simile al luksa tapiŝo [2]; vidiĝis kampara dometo kun verando kovrita de hedero Marta ; hedero estas stranga arbo sen trunko [3].


folioj de hedero (Hedera helix)

tradukoj

anglaj

~o : ivy.

belorusaj

~o : плюшч.

bretonaj

~o : iliav(enn).

bulgaraj

~o : бръшлян.

francaj

~o : lierre.

germanaj

~o : Efeu.

hispanaj

~o : hiedra.

hungaraj

~o : borostyán.

italaj

~o : edera.

latina/sciencaj

~o : Hedera.

nederlandaj

~o : klimop.

persaj

~o : پاپتیال، عشقه.

portugalaj

~o : hera, hedra.

rusaj

~o : плющ.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jona 4:6
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
3. Monato, Dommastrumo: Ĝardenumi


ℛevo | datumprotekto | heder.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.22 2019/02/15 07:10:15