heliantem/o

heliantemo

BOT
Genro el familio cistacoj, (Helianthemum), duonarbusto multspecie kreskanta en Mediteraneo, kun simplaj kontraŭsidaj folioj, belaj, kvinnombraj kaj multstamenaj, ofte orflavaj floroj direktiĝantaj al la suno, kaj kun kapsulaj fruktoj: heliantemo aŭ sunrozo, estas genro de proksimume 110 specioj [1]; montaj kaj mediteraneaj specioj kunloĝas: festuko, karekso, bromuso stara, heliantemo blanka , sileno itala, rubio […] [2].

floro de heliantemo, La Palma, Hispanujo
CC BY-SA 3.0  [3]
beloruse:
сонцацьвет
france:
hélianthème
germane:
Sonnenröschen
hungare:
napvirág, tetemoldó, tetemtoldó
japane:
ハンニチバナ
latinece:
Helianthemum
nederlande:
zonneroosje
portugale:
heliântemo
ruse:
солнцецвет
ukraine:
сонцецвіт, сонянка

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.