tradukoj: cs de sk

heliocentr/a PIV1

heliocentra  

(malofte)
AST Suncentra: la heliocentra teorio de Koperniko [1]; oni ja scias kian intelektan revolucion okazigis la forlaso de tiu kompreno por la heliocentra teorio [2]. ANT:geocentra

heliocentrismo  

(malofte)
AST Suncentrismo: Venuso kreskanta montras ke la heliocentrismo de Koperniko ne nur estis konvena matematika fikcio, kiu „savas la aperojn“, sed estas la vero [3]; la proceso kontraŭ Galilejo (Galileo), granda sciencisto el la 15-16a jarcento kaj propagandanto de heliocentrismo, estas tro bone konata por fari pli ol mencii ĝin ĉi tie [4]. ANT:geocentrismo

tradukoj

ĉeĥaj

~a: heliocentrický; ~ismo: heliocentrizmus.

germanaj

~a: heliozentrisch; ~ismo: Heliozentrismus.

slovakaj

~a: heliocentrický; ~ismo: heliocentrizmus.

fontoj

1. La suno malvarmiĝas: Kion tio reprezentas por ni?
2. Patro Marko: Geometrio kaj sfera astronomio en la unua greka kosmologio, 2011-02-26
3. Galileo Galilei
4. M. Halvelik: La Signifo de Teilhard de Chardin por nia Tempo, Espero Katolika, 1985:10


ℛevo | datumprotekto | heliocentr.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.5 2019/10/06 20:10:29