tradukoj: fr la

hil/o PIV1

hilo

ZOO Verda raneto kun ĝenerale orkoloraj okuloj kaj kupaj piedoj, per kiuj ĝi facile grimpas sur kreskaĵoj; genro el familio hiledoj vivanta en Nordameriko, Eŭropo, Nordafriko kaj Azio (hyla): post la kanto de la Hilo baldaŭ ekpluvas [1].

tradukoj

francaj

~o : rainette.

latina/sciencaj

~o : hyla.

fontoj

1. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002


ℛevo | datumprotekto | hil.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.2 2019/01/31 16:10:20