tradukoj: be bg ca de el en es fr hu id it nl pl pt ru

hipoĥondri/o Z PV hipokondri/o PIV1

hipoĥondrio, hipokondrio  

MEDPSI Nerva malsano, karakterizata per malgaja stato de la animo kun senkaŭza timo pri la sano: hipoĥondrio […] priskribas konvinkon de personoj havi certajn severajn korpajn malsanojn, kaj la timegon de tiuj personoj pri malsaniĝo, kvankam medicine tiaj korpaj malsanoj ĉe la pacientoj neniel konfirmeblas, esence temas pri specifa […] paranojo [1]; Galeno […] estis la unua, kiu sisteme priskribis la psikosomatikan malsanon Hipoĥondrio [2]; lia hipokondrio troviĝis en stranga kontrasto al lia forto [3]; „hipokondrio estas la sola malsano, pro kiu mi ne suferas“ [4].

hipoĥondriulo, hipokondriulo  

Homo, suferanta la hipoĥondrion: la malnova hipoĥondriulo ĉi tie senĉese ĝemadas [5]! mi nutris svagan esperon, ke la ekscito nun agitanta la hipokondriulon eble trovos mildiĝon [6].

tradukoj

anglaj

~o, hipokondrio: hypochondria; ~ulo, hipokondriulo: hypochondriac.

belorusaj

~o, hipokondrio: іпахондрыя; ~ulo, hipokondriulo: іпахондрык.

bulgaraj

~o, hipokondrio: хипохондрия; ~ulo, hipokondriulo: хипохондрик.

francaj

~o, hipokondrio: hypocondrie; ~ulo, hipokondriulo: hypocondriaque.

germanaj

~o, hipokondrio: Hypochondrie; ~ulo, hipokondriulo: Hypochonder.

grekaj

~o, hipokondrio: υποχονδρία; ~ulo, hipokondriulo: υποχονδριακ ός.

hispanaj

~o, hipokondrio: hipocondría; ~ulo, hipokondriulo: hipocondriaco.

hungaraj

~o, hipokondrio: képzelt betegség, hipochondria; ~ulo, hipokondriulo: képzelt beteg, hipochonder.

indoneziaj

~o, hipokondrio: hipokondria.

italaj

~o, hipokondrio: ipocondria; ~ulo, hipokondriulo: ipocondriaco, malato immaginario.

katalunaj

~o, hipokondrio: hipocondria; ~ulo, hipokondriulo: hipocondríac.

nederlandaj

~o, hipokondrio: hypochondrie; ~ulo, hipokondriulo: hypochonder, hypochondrist.

polaj

~o, hipokondrio: hipochondria; ~ulo, hipokondriulo: hipochondryk.

portugalaj

~o, hipokondrio: hipocondria; ~ulo, hipokondriulo: hipocondríaco.

rusaj

~o, hipokondrio: ипохондрия; ~ulo, hipokondriulo: ипохондрик.

fontoj

1. Vikipedio, Hipoĥondrio
2. Vikipedio, Galeno de Pergamo
3. trad. Donjo, trad. Cezar: Spitzweg - Bidermajra honestulo kaj revoluciulo, 2008-04-28
4. trad. P. Thorsen: Grafitaĵoj, 2008
5. trad. M. Blahuŝ: Kuŝejetoj, [2009]
6. E. A. Poe, trad. E. Grimley-Evans: La falo de la domo Usher, Sezonoj, 2002


ℛevo | datumprotekto | hipohx.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.21 2019/03/01 17:10:20