tradukoj: be bg br ca cs de el en es fr hu it la nl pt ru sk sv

1hipopotam/o

hipopotamo  

ZOO
Genro el familio hipopotamedoj (Hippopotamus), granda dikhaŭta senhara mamulo, kun malaltaj kruroj, kiu vivas en riveroj kaj lagoj afrikaj: vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi, herbon ĝi manĝas, kiel bovo [1]; la pentofarantaj Libianoj haltis antaŭ la princo, kiu de la ĉaro rigardis ilin, kiel severa hipopotamo anasidojn, kiuj nenien povas sin kaŝi de ĝia forto [2]; la danĝero de la hipopotamo ne malinstigis bubaĉojn ĵeti ŝtonojn en la akvon por aperigi la beston, kiu efektive blekis, grumblis kaj ŝprucigis akvon tra siaj naztruegoj, antaŭ ol denove enakviĝi [3].

hipopotamo (Hippopotamus amphibius) en rivero Zambezi, Zimbabvo
CC BY-SA 4.0  [4]

tradukoj

anglaj

~o: hippopotamus.

belorusaj

~o: бэгемот, гіпапатам.

bretonaj

~o: dourvarc'h.

bulgaraj

~o: хипопотам.

ĉeĥaj

~o: hroch.

francaj

~o: hippopotame.

germanaj

~o: Flusspferd, Nilpferd.

grekaj

~o: ιπποπόταμος.

hispanaj

~o: hipopótamo.

hungaraj

~o: víziló.

italaj

~o: ippopotamo.

katalunaj

~o: hipopòtam.

latina/sciencaj

~o : Hippopotamus.

nederlandaj

~o: nijlpaard.

portugalaj

~o: hipopótamo.

rusaj

~o: бегемот, гиппопотам.

slovakaj

~o: hroch.

svedaj

~o: flodhäst.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 40:15
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXI
3. Monato, Jean-Louis Madzella: Ĝua blekado
4. Bernard Gagnon, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hippopotamus_in_the_Zambezi.jpg

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | hipopo.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2018/12/28 14:10:14