tradukoj: be de en fr hu it nl pl pt ru

Holstini/o

Holstinio  

GEOGHIS Historia regiono inter la Norda kaj Balta Maroj, norde de la malsupra Elbo kaj sude de Ŝlesvigo; germanlingva duklando de la dana reĝo: antaŭ tagmezo ni en la Holstinia kaleŝo de miaj gepatroj elveturis el Odense [1]; la ĉambro havis la aspekton de Holstinia vestiblo [2].

Ŝlesvig-Holstinio  

GEOGPOL La plej norda federacia ŝtato de Germanujo, situanta inter Norda Maro kaj Balta Maro kun la regurbo Kielo: Ŝlesvigo-Holstinio limas norde al Danio, sude al Hamburgo kaj Malsupra Saksio, kaj sudoriente al Meklenburgo-Antaŭpomerio [3].

tradukoj

anglaj

Ŝlesvig-~o : Schleswig-Holstein.

belorusaj

Ŝlesvig-~o : Шлезьвіг-Гольштайн.

francaj

Ŝlesvig-~o : Schleswig-Holstein.

germanaj

~o : Holstein; Ŝlesvig-~o : Schleswig-Holstein.

hungaraj

Ŝlesvig-~o : Schleswig-Holstein.

italaj

Ŝlesvig-~o : Schleswig-Holstein.

nederlandaj

Ŝlesvig-~o : Schleswig-Holstein.

polaj

Ŝlesvig-~o : Szlezwik-Holsztyn.

portugalaj

Ŝlesvig-~o : Schleswig-Holstein.

rusaj

Ŝlesvig-~o : Шлезвиг-Гольштейн.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. Vikipedio, Ŝlesvigo-Holstinio

Ŝlesvig-~o : Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | holstini.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.1 2019/02/23 21:10:17