tradukoj: be bg br de el en es fa fr hu it nl pt ru

1homeopati/o PV

homeopatio  

MED Kuraca metodo, kiu aplikas al malsanuloj malgrandegajn dozojn da medikamentoj, produktantaj ĉe sana individuo la simptomojn de malsano simila al tiu, kiun oni volas kuraci.

homeopatia

1.
Rilata al homeopatio: homeopatia metodo.
2.
(figure) Malgrandega: homeopatia dozo.

homeopatiisto  

MED Fakulo pri homeopatio: en mia lando mi ne povas imagi ke oni rigardu homeopatiiston kiel ĉarlatanon [1].

tradukoj

anglaj

~o: homeopathy; ~a: homeopathic; ~isto: homeopath.

belorusaj

~o: гамэапатыя; ~a: гамэапатычны.

bretonaj

~o: homeopatiezh; ~a: homeopatek.

bulgaraj

~o: хомеопатия; ~a: хомеопатичен.

francaj

~o: homéopathie; ~a: homéopathique; ~isto: homéopathe.

germanaj

~o: Homöopathie; ~a: homöopathisch; ~isto: Homöopath.

grekaj

~o: ομοιοπαθητική; ~a: ομοιοπαθητικός.

hispanaj

~o: homeopatía; ~a: homeopático.

hungaraj

~o: homeopátia, hasonszenvi gyógymód; ~a: homeopatikus, hasonszenvi; ~isto: homeopata.

italaj

~o: omeopatia; ~a: omeopatico; ~isto: omeopata.

nederlandaj

~o: homeopathie; ~a: homeopathisch; ~isto: homeopaat.

persaj

~o: هُمئوپاتی.

portugalaj

~o: homeopatia; ~a: homeopático; ~isto: homeopata.

rusaj

~o: гомеопатия; ~a: гомеопатический.

fontoj

1. M. Corobu: Homeopatia Revuo..., soc.culture.esperanto, 2003-05-22

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | homeop.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.23 2010/10/26 16:31:13