tradukoj: cs en fr hu it sk

hospic/o PIV1

hospico  

1.
MED Loko, kie oni flegas homojn kun nekuracebla aŭ longedaŭra malsano, orfojn, malriĉulojn, mortontojn: tiu hospico prizorgas aidosulojn inkluzive de pli ol cent georfoj, de la infanaĝo ĝis adolesko kaj tro multe da ili finfine mortas ĉi-tie [1]; se iu konfidas sian maljunan patron aŭ patrinon al hospico, li sentas premon de la parencoj kaj amikoj, ke li ne estas bona filo [2].
2.
HISMED Fondaĵo ordinare religia, kiu gastigas vojaĝantojn: vi tranoktas en kibuco aŭ en urba hotelo, en gastejo aŭ en hospico [3].
VD:karavanejo

tradukoj

anglaj

~o: hospice.

ĉeĥaj

~o: hospic, hospitál, špitál.

francaj

~o: hospice.

hungaraj

~o 1.: ápolási otthon, menhely, szeretetház; ~o 2.: zarándokszállás.

italaj

~o: ospizio.

slovakaj

~o: hospic.

fontoj

1. Stechjo: Neforgesebla Vizito, 2008-05-11
2. Ĉina Interreta Informa Centro: Hospica servo en Ĉinio, 2001
3. Esperanto-Ligo en Israelo: Israelo, Lando de la Biblio, [vidita en 2009]


ℛevo | datumprotekto | hospic.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.7 2017/02/16 17:10:27