tradukoj: be bg ca de en es fa fi fr hu it nl pl pt ru sk tr



Mezepoke, la plej alta titolo de reganto ĉe tjurkoj kaj
mongoloj, kaj imperiestro de
Ĉinujo:
cetere, tiu vorto „ĥano“ signifas
„imperiestro“
en nia lingvo
[2];
Ĉingisĥano;
ĥano Batu.


En la postmongola epoko, titolo adoptita en islamaj landoj
por vasalaj princoj,
provincestroj aŭ aliaj moŝtuloj; ofte aperas kiel
parto de persona nomo.

Hordo, imperio, lando aŭ provinco regata de ĥano:
la Avaresa ĥanujo en Panonio (6a–8a jc);
la Ĥazara ĥanujo ĉe Kaspio;
la Ĥiva ĥanujo en la Centra Azio (ĝis
1920);
la Kazana ĥanujo.