tradukoj: be bg ca de en es fa fr hu it nl pl pt ru sk sv

8ĥirurgi/o Z PV , 8kirurgi/o PV

ĥirurgio, kirurgio  

KIRMED Parto de la medicino pritraktanta la kuracadon de malsanoj per operacioj: d-ro Georgo Jameson Johnston estis irlanda esperantisto kaj profesoro pri ĥirurgio [1]; kirurgio probable restos ankoraŭ necesa por kuraci jam ekzistantajn melanomojn [2]; ŝia piedo estis operaciota, kaj antaŭ la kirurgiado ni iris viziti la kuraciston [3].

ĥirurgia, kirurgia  

Rilata al ĥirurgio, al ĝiaj operaciaj metodoj kaj rimedoj: William Stewart Halsted estis usona pioniro de la scienca ĥirurgio, fondinto de la unua ĥirurgia katedro de Usono [4]; frua ekkono de malgrandaj tumoroj ebligos ankaŭ la kancerkuracadon sen kirurgia apliko [5].

ĥirurgiisto, kirurgiisto  

KIR Specialisto pri ĥirurgio; ĥirurgo, kirurgo: romano de Richard Hooker pri tri armeaj ĥirurgiistoj dum la Korea Milito [6].

tradukoj

anglaj

belorusaj

~o, kirurgio: хірургія; ~a, kirurgia: хірургічны; ~isto, kirurgiisto: хірург.

bulgaraj

~o, kirurgio: хирургия; ~a, kirurgia: хирургически; ~isto, kirurgiisto: хирург.

francaj

~o, kirurgio: chirurgie; ~a, kirurgia: chirurgical; ~isto, kirurgiisto: chirurgien.

germanaj

~o, kirurgio: Chirurgie; ~a, kirurgia: chirurgisch; ~isto, kirurgiisto: Chirurg.

hispanaj

hungaraj

italaj

~o, kirurgio: chirurgia; ~a, kirurgia: chirurgico; ~isto, kirurgiisto: chirurgo.

katalunaj

~o, kirurgio: cirurgia; ~a, kirurgia: quirúrgic; ~isto, kirurgiisto: cirurgià.

nederlandaj

persaj

polaj

~o, kirurgio: chirurgia; ~a, kirurgia: chirurgiczny; ~isto, kirurgiisto: chirurg.

portugalaj

~o, kirurgio: cirurgia; ~a, kirurgia: cirúrgico; ~isto, kirurgiisto: cirurgião.

rusaj

~o, kirurgio: хирургия; ~a, kirurgia: хирургический; ~isto, kirurgiisto: хирург.

slovakaj

svedaj


fontoj

1. Vikipedio, Georgo Jameson Johnston
2. Stevens Norvell: Ĉu ankaŭ genoj responsas pri melanomo?, Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 14a
3. Monato, Ferriol Macip i Bonet: Gvatu la turon!
4. Vikipedio, William Stewart Halsted
5. Evgeni Georgiev: Novaj kuracmetodoj kaj prevento, Monato, jaro 2001a, numero 4a, p. 22a
6. Vikipedio, MASH


ℛevo | datumprotekto | hxirur.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.33 2019/03/16 12:10:14