-i/ PIV1

-i/

Litero uzata kiel ŝajna sufikso kaj formanta nomon de lando aŭ regiono laŭ ĝia apartaĵo, kiu povas esti inter aliaj:
a)
ĉefurbo: Romo ‐ Romio, Babilono ‐ Babilonio;
Rim.: Tiun uzon rekomendis Zamenhof mem: Tiel same ni neniam devas diri „Meksikujo“ ni devus diri „Meksiko“, sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon „Meksiko“ kaj la landon „Meksikio“ (kiel Alĝero‐Alĝerio, Tunizo‐Tunizio ktp) [1].
b)
rivero: Senegalo ‐ Senegalio, Niĝero ‐ Niĝerio, Danubo ‐ Danubio;
c)
monto aŭ montaro: Balkano ‐ Balkanio, Kaŭkazo ‐ Kaŭkazio, Kameruno ‐ Kamerunio;
d)
politika sistemo: soveto ‐ Sovetio;
e)
iama aŭ nuna enloĝa etno: franco - Francio, brito ‐ Britio, belgo ‐ Belgio, ĉeĥo ‐ Ĉeĥio, ĉino - Ĉinio;
Rim.: Por la okazoj de deetna landonomado la Fundamento uzas la sufikson -uj/. Tiu uzmaniero forigas konfuzon kun la landnomoj jam enhavantaj la literon i en siaj radikoj/radikaloj kiel ŝajnan sufikson (Aŭstralio, Libio, Alĝerio, Tunizio, Niĝerio, Ĉilio ktp.), kies landanon oni formas per la sufikso -an/ (aŭstraliano, libiano, alĝeriano, tuniziano, niĝeriano, ĉiliano ktp.).
f)
alia apartaĵo: Nordo ‐ Nordio; Saudo (dinastia virnomo) ‐ Saudio; Kolumbo ‐ Kolumbio.
VD:landnomo
HOM:-i (verba finaĵo)
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291
bulgare:
-ия (суфикс)
france:
-ie (pseudosuffixe de pays), -istan (pseudosuffixe de pays)
germane:
-ien (Suffix für Land), -ei (Suffix für Land), -en (Suffix für Land)
nederlande:
-ië (landsuffix)
portugale:
-ia (suf. de país)

administraj notoj