tradukoj: ca cs de en es fr it lat pt sk

Jansen/o PIV1

Janseno

KATPERS Latine Cornelius Jansenius, 1585–1638, katolika teologo kaj episkopo de Ipro en nuna Belgujo: Abato Saint Cyran, amiko de Cornelius Janseno, estas ankaŭ ... frato de Patrino Angélique [1].

jansenismo  

HISKAT Katolika skolo el la 17a jarcento, precipe francia, referencanta al teologia verko de Janseno, emfazanta la rolon de dia graco: Jansenismo aldonis, ke la origina peko forprenis al homo la liberecon de volo [2].

jansenisto  

HISKAT Ano de jansenismo: sinjorino de Sablé ... malfermis propran salonon en Port Royal des Champs. Tie estis la centro de la jansenistoj [3].

tradukoj

anglaj

j~ismo: jansenism.

ĉeĥaj

~o: Jansen (Cornelius).

francaj

~o: Cornelius Jansen; j~ismo: jansénisme; j~isto: janséniste.

germanaj

j~ismo: Jansenismus.

hispanaj

j~ismo: jansenismo.

italaj

~o: Cornelius Jansen, Giansenio; j~ismo: giansenismo; j~isto: giansenista (sost.).

katalunaj

~o: Janseni; j~ismo: jansenisme; j~isto: jansenista.

malnovlatinaj

~o : Cornelius Jansenius; ~o: Jansenius.

portugalaj

j~ismo: jansenismo.

slovakaj

~o: Jansen (Cornelius).

fontoj

1. -: Musée national de Port-Royal des Champs, [2009]
2. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „jansenismo“, 2000
3. M. de Sablé, trad. W. Kirschstein: Maksimoj, La Ondo de Esperanto, 1998:11 (49)


ℛevo | datumprotekto | jansen.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.5 2015/07/04 08:37:36