tradukoj: be cs de en fr hu nl pl pt ru sk

*7Jork/o PIV1

*Jorko  

GEOG Urbo en la norda parto de Anglujo: dum la vagonaro trapasis la urbojn Jorko, Novkastelo, kaj Berwick-upon-Tweed, videblis la ŝanĝo de la geografia konsisto de la tero [1].

* Nov-Jorko, Novjorko  

1.  
GEOG Plej grava urbo de Usono (74˚00'W, 40˚43'N), trafluata de la rivero Hudsono; sidloko de UN kaj de granda akciborso; origina nomo estis Nov-Amsterdamo. -an' inhabitant, member; e. g. Nov-Jork New York ‐ Nov-Jork'an' New Yorker [2]
2.  
GEOG Subŝtato en la nordorienta parto de Usono: mi mem rimarkis la saman similecon en lifto en Sirakuzo, Nov-Jorko [3].

Rim.: PIV1PIV1 distingas la ŝtaton disde la urbo per la formo Nov-Jorkio.

* Nov-Jorkano  

Loĝanto de Nov-Jorko: -an' inhabitant, member; e. g. Nov-Jork New York ‐ Nov-Jork'an' New Yorker [4]

Nov-Jorkanino  

Loĝantino de Nov-Jorko.

Nov-Jorka Akciborso

EKON Bilborso de Nov-Jorko, dum la 20a jarcento laŭ vendoj la plej granda borso de la mondo.

Rim.: La 7a OA klarigas la Fundamentecon de la radiko "Jork" devenanta de la ekzemplo Nov-Jork' el la ekzemploj de la radiko -an' en la Universala Vortaro. Tiu ekzemplo Nov-Jork' kaj la kunmetaĵo Nov-Jork'an' estas do ankaŭ fundamentaj per Fundamenteco de la Universala Vortaro.

tradukoj

anglaj

~o: York; Nov-~o, Novj~o 1.: New York; Nov-~ano: New Yorker (man); Nov-~anino: New Yorker (woman); Nov-~a Akciborso : New York Stock Exchange, NYSE, big board, Wall street.

belorusaj

Nov-~o, Novj~o 1.: Нью-Ёрк; Nov-~a Akciborso : Нью-Ёрская фондавая біржа.

ĉeĥaj

~o: York.

francaj

~o: York; Nov-~o, Novj~o 1.: New York; Nov-~o, Novj~o: New-York; Nov-~ano: New Yorkais; Nov-~anino: New Yorkaise; Nov-~a Akciborso : Bourse de New York.

germanaj

Nov-~o, Novj~o 1.: New York, Neu-York [ark]; Nov-~a Akciborso : New-Yorker Aktienbörse, Aktienbörse New York, Effektenbörse New York.

hungaraj

Nov-~o, Novj~o 1.: New York; Nov-~a Akciborso : New York-i Értéktőzsde, NYSE, Wall street.

nederlandaj

Nov-~o, Novj~o 1.: New York; Nov-~a Akciborso : beurs van New York.

polaj

Nov-~o, Novj~o 1.: Nowy Jork; Nov-~a Akciborso : Giełda nowojorska.

portugalaj

Nov-~o, Novj~o 1.: Nova Iorque, Nova York.

rusaj

Nov-~o, Novj~o 1.: Нью-Йорк; Nov-~a Akciborso : Нью-Йоркская фондовая биржа.

slovakaj

~o: York.

fontoj

1. A. Smart: Tutkelta Kongreso 2014, [2014]
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -an'
3. K. Miner: taglibro, 2006-11-30
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -an'

Nov-~ano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Nov-~anino: Mankas dua fontindiko.
Nov-~anino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Nov-~a Akciborso: Mankas dua fontindiko.
Nov-~a Akciborso: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | jork.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.8 2018/03/13 16:10:13