jut/o PV

juto

1.
TEKS Teksmaterialo el prilaboro de juto2: hindoj teksas siajn vestojn el juto; jutaj kovriloj [1]; oni disŝiris ilin en mallongajn rubandojn kaj kunkudris ilin kun juto por krei tapiŝon aŭ planko-kovrilon [2].
2.
BOT Azia planto, el kiu oni produktas fibrojn por teksado, diversaj specoj el la genro Corchorus aŭ ankaŭ Abutilon (vd abutilo).
1. Monato, Eizo Otsuka: Tri fuĝantoj, 2007
2. Monato, John Gobourne: Tiam ... kaj nun, 2012
angle:
jute
beloruse:
джут
bulgare:
юта
ĉeĥe:
juta
ĉine:
黃麻 [huángmá]
france:
jute
germane:
Jute, Jutefaser, Bastfaser, Bastgewebe 2. Jute
greke:
γιούτα
hungare:
juta
itale:
iuta, juta 2. corcoro, iuta, juta
japane:
ジュート
latinece:
2. Corchorus 2. Abutilon 2. Corchorus
nederlande:
jute
pole:
1. juta 2. juta
portugale:
juta
ruse:
джут
slovake:
juta
svede:
jute
ukraine:
джут

administraj notoj