1Kabal/o

Kabalo

REL
Mistera tradicio de juda mistikismo: el la bibliaj profetoj, el eĥoj de la Kabalo [Perec] kaj liaj disĉiploj teksis mirindajn parabolojn [1]; artikoloj pri juda mezepoka muziko kaj Kabalo paralelas artikolojn pri la historio de la armena apostola eklezio kaj la pasinteco de la armena ŝtato [2]; en 2004 ekkredis en Kabalo la konata kantistino Madonna [3].
Rim.: Oni nuntempe emas uzi la vorton sen artikolo kaj kun majusklo.
1. M. Wajsblum: Mesaĝo de la justo, Norda Prismo 57/5
2. UEA: Historia Kontakto, GK N-ro 143
3. Kabalo, Vikipedio
angle:
Cabbala, Cabbalah
beloruse:
кабала
ĉine:
卡巴拉 [kǎbālā]
finne:
kabbala
france:
kabbale, cabale (doctrine mystique)
germane:
Kabbala
hebree:
קבלה (תורת הנסתר היהודית)
hispane:
cábala
hungare:
Kabbala
katalune:
càbala
nederlande:
Kabbala
pole:
Kabała
portugale:
cabala
rumane:
Cabală
ruse:
каббала
slovake:
kabala

kabalo

1.
Komplika kaj enigma doktrino: li faris al si el la ĉasado kabalon aŭ antaŭdiran rimedon [4]; senditoj de la Babela pastraro vendis [...] ringojn ĉiuspecajn kun kabalaj (enigmaj) surskriboj [5].
2.
(kun la artikolo) Kabalo: la kabalo influas ankoraŭ la judan ideologion, kulturon kaj religion, precipe post ĝia revivigo fare de la usonano M.M. Kaplan post 1920 [6].
3.
(evitinde) Intrigo: Кабала святош ("La kabalo de bigotuloj", teatraĵo, 1936) [7]; ĉu Kabila-kabalo? [8].
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 16
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 2
6. Glosaro Nova tempo, naturkuraco, bonfartado, http://members.tripod.com/persone/NEWAGE/terminaro.html
7. Miĥail Bulgakov, Vikipedio
8. Z.N. Zola: Ĉu Kabila-kabalo?, Monato, 1999/03, p. 7
beloruse:
кабала (перан.)
finne:
1. (kuv.) salaoppi
france:
k~a: de la cabale, cabalistique.
katalune:
càbala k~a: cabalístic.
nederlande:
1. kabbala k~a: kabbalistisch. 2. kabbala 3. intrige (ontr.), valstrik (ontr.), arglist (ontr.)
pole:
kabała
portugale:
k~a: cabala.
rumane:
cabala

kabalisto

Fakulo aŭ adepto pri Kabalo: Miĥael Lajtman [...] seniluziiĝinta pri kapabloj de scienco malfermi fonton de vivo, komencis viziti rabenojn, kabalistojn, aspirante ricevi la respondon de ili [9].
beloruse:
кабаліст
finne:
kabbalisti
france:
cabaliste, kabbaliste
katalune:
cabalista
nederlande:
kabbalist
pole:
kabalista
rumane:
cabalist

administraj notoj

k~isto: Mankas dua fontindiko.