tradukoj: be de en es fi fr hu nl pl pt ro ru sk


Sistemo pri kalkulo kaj divido de la tempo:
la franca revolucio provis starigi novan kalendaron anstataŭ
la Gregoria;
la islama kalendaro komenciĝas ekde la elmigro de
[Muhamado] al
Medina en la jaro 622 post Kristo
[2].
Libreto aŭ tabelo, montranta la dividojn de la jaro
laŭ sezonoj, monatoj ktp:
oni posedas ankaŭ grandvaloran kalendaron, la
Kalendaron de Coligny, eltrovitan en 1897
[3];
mensogi kiel kalendaro
[4];
poŝkalendaro.

Kalendaro
1, en kiu la daŭro de jaro kalkuliĝas
laŭ lunaj periodoj:
en la jaro 153 antaŭ Kristo la jarkomenco estis
transigita al la
unua de januaro rezulte de multnombraj korektoj, kiuj necesis pro
la apliko de lunkalendaro
[6];
temas pri februaro laŭ la luna kalendaro, do koresponda al
nuna marto
[7].

Kalendaro
1, en kiu la daŭro de jaro kalkuliĝas
proksimume laŭ la tera rivoluo ĉirkaŭ la
suno, kaj sekve stabilas rilate al naturaj sezonoj.
Kalendarlibreto el kungluitaj folietoj kun
surskribitaj tagnomoj, kiujn oni forŝiras laŭ la paso
de tagoj.