kamembert/o

kamemberto  

KUI
Normanduj-devena mola fromaĝo produktita per blanka ŝimfungo el bova lakto: poste kamemberto, taseto da kafo kaj cigaro [1]; la ideo pentri tiajn horloĝojn devenis laŭ Dali mem ĉe vido de mola kamemberto [2].
1. O Henry, trad. Sten Johansson: Policisto kaj himno
2. Vikipedio, Salvador Dalí
angle:
Camembert
france:
Camembert
germane:
Camembert

administraj notoj