*kan/o PV

*kano

1.
BOT Alta herbo, kies trunketoj iĝas per sekiĝado fortikaj, ordinare el familio poacoj, kiel ekzemple bambuo, fragmito: ŝi metis [la infanon] inter la kanojn sur la bordo de la Rivero [1].
2.
Trunketo de kano 1, uzata kiel materialo pro fari meblojn, aŭ kiel ilo, ekzemple bastono por sin apogi, aŭ por frapi: ŝi prenis por li keston el kanoj kaj ĉirkaŭŝmiris ĝin per asfalto kaj peĉo [2]; sin apogi sur rompita kano (iluzie kalkuli pri neefektiva helpo, vane fidi senpovan helponton); ne malvolu puni knabon: se vi batos lin per kano, li ne mortos [3]; en tia okazo mia ŝultro defalu de la dorso, kaj mia brako rompiĝu de kano (de bato per kano) [4].
a)
Tia trunketo uzata kiel skribilo: Allah, pardonema kaj bonkora ... donis al ni la kanon, por skribi [5].
b)
Tia trunketo uzata kiel apogilo, promenbastono: Ĥlestakov: Jen, prenu ĝin (fordonas la ĉapon kaj kanon) Revizoro .
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:3
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:3
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:13
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 31:22
5. C. Bachiller, trad. J. Heinlein Ferreira: La naskiĝo de la tabako, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 1904
angle:
1. cane, reed
beloruse:
1. трысьнёг
bretone:
1. korzenn (plant) 2. bazh, gwialenn
ĉeĥe:
rákos, třtina
ĉine:
1. [wěi], 芦苇 [lúwěi]
france:
1. roseau, canne (bot.) 2.a calame 2.b canne (pour marcher) 2. canne (tige)
germane:
1. Schilfrohr 2. Rattan, Rohr-
hispane:
1. caña
hungare:
1. nád 2. bambusznád
japane:
アシ, ヨシ, トウ, サトウキビの類 [さとうきびのるい], , 茎 [なかご], 棒 [ぼう], つえ, さお, むち
katalune:
canya
nederlande:
1. riet 2. rietstengel
pole:
1. trzcina
portugale:
1. cana-de-vassoura, junco 2. cana, caniço, vara, bengala
ruse:
1. тростник
slovake:
trsť obyčajná
ukraine:
тростина, очерет

sukerkano

BOT Alta herbo, kies suko donas sukeron; genro el familio poacoj (Saccharum): la provinco Tukumano kun siaj 22 500 km2 disradias ĉiam buntajn kolorojn pro la verdeco de ĝermantaj plantoj, de miloj da km2 kun plantejoj de sukerkano, de tritiko [6].
6. H. Marques: Vojaĝo al la provinco Tukumano, Monato, 2000:12
angle:
sugar cane
beloruse:
цукровы трысьнёг
bretone:
korzenn-sukr
ĉeĥe:
cukrová třtina
ĉine:
[zhè], 甘蔗 [gānzhe]
france:
canne à sucre
germane:
Zuckerrohr
hispane:
caña de azúcar
hungare:
cukornád
japane:
サトウキビ
katalune:
canya de sucre
latinece:
Saccharum
nederlande:
suikerriet
pole:
cukier trzcinowy
portugale:
cana-de-açúcar
ruse:
сахарный тростник
slovake:
cukrová trstina
ukraine:
цукрова тростина

administraj notoj