tradukoj: cs fr pl pt sk

kana/o EncJap

kanao  

1.  
TIP Japana litero prezentanta silabon: la nuna norma klavaro japana ankoraŭ estas tiu decidita de Kanamozikai, societo por kanaoj, fondita ... en 1920 [1].
2.
TIP Kanaaro: kanalitera sistemo.

Rim.: Kanao estas ankaŭ nomo de vegetaĵo.

ronda kanao  

TIP Kanao ordinara, kun kurbaj formoj: Fudesaki estis skribita per modestaj literoj de ronda kanao ... kun iom da ĉinaj literoj [2]. SIN:hiraganao

streka kanao  

TIP Kanao uzata por fremdvortoj, bruimitoj, emfazo..., kun rektaj formoj: la streka kanao ... evoluis el la praktika bezono de la kleruloj, kiuj faris notojn aŭ kopion de verkaĵo [3]. SIN:katakanao

tradukoj

ĉeĥaj

~o: japonská slabiková abeceda.

francaj

~o: kana (lettre japonaise); ronda ~o: hiragana; streka ~o: katakana.

polaj

~o: kana; ronda ~o: hiragana; streka ~o: katakana.

portugalaj

~o: "kana".

slovakaj

~o: japonská slabiková abeceda, kana.

fontoj

1. Yamasaki Seiko: Lingvoplanado en Japanio, Aktoj de Lingvopolitika Seminario, 1996
2. Deguĉi Icuki red.: el la Postparolo de Diaj Revelacioj, [2007?]
3. T. Nakamura: Enciklopedieto japana, artikolo „kanao“, p. 84a


ℛevo | datumprotekto | kana.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.6 2015/07/04 08:37:36