*kanajl/o

*kanajlo

Senhonora homo; malnobla fripono; malestimindulo: kompatindaj senvaloruloj, kiuj enrigardas tra la pordo, vi ĉiuj kompare kun mi estas ja nur mizeraj kanajloj! [1]; la tri kanajloj aplikis la artifikon ŝatatan de la krimaj bandoj: sin disigi [2]; li estas malnobla, ĉikanema, senprincipa, pugolekema kanajlo [3]; pro la nura ĉeesto dum la murdo de tiu perfekta kanajlo barono oni meritas rekompencon [4].
angle:
blackguard, knave, rascal, scamp, villain
beloruse:
нягоднік, каналья, паскуднік, сволач
ĉeĥe:
dareba, gauner, lotr, lump, mizera, padouch
ĉine:
坏蛋 [huàidàn], 坏人 [huàirén], 宵小 [xiāoxiǎo], 无赖 [wúlài], 歹徒 [dǎitú], 棍 [gùn]
france:
canaille (subst., personne), coquin (subst.), crapule (personne), fripouille, gredin, malfaiteur, scélérat, vaurien pugolekema ~o: lèche-cul (subst.).
germane:
Kanaille, Halunke, Schurke, Lump
hispane:
canalla, villano, bribón
hungare:
gazember, bitang, csatornatöltelék, becstelen
japane:
ごろつき, 悪党 [あくとう]
nederlande:
schurk, ploert
norvege:
slyngel
pole:
drań, kanalia, łotr, nędznik, nikczemnik, szubrawiec, ścierwo
rumane:
golan, mișel, mitocan, pungaș, ticălos
ruse:
негодяй, каналья, прохвост, подлец, мерзавец, хам, сволочь
slovake:
darebák, gauner, lump, podliak
ukraine:
каналія, негідник, мерзотник, шельма

kanajla

Rilata al kanajlo, estanta kanajlo: kion pli mi valoras, mi, malkapabla, tute sentaŭga, kanajla estaĵo! Marta ; eligu do nun la kanajlajn homojn, kiuj estas en Gibea, kaj ni mortigos ilin kaj ekstermos la malbonon el Izrael [5]; krom unu, ĉiuj estis kanajle aspektantaj uloj, kiuj ne hezitus fari ĉian perfortaĵon [6]; per telefono oni ne respondu kanajle [7].
beloruse:
нягодны, подлы, паскудны
ĉeĥe:
darebácký, mizerný, zlý
hispane:
ruin, canallesco
nederlande:
ploertig, gemeen
pole:
bezecny
rumane:
josnic
ruse:
подлый, хамский, сволочной
slovake:
darebácky
ukraine:
підлий, мерзенний

kanajlaĵo

Ago de kanajlo: se vere tio estus ia maljustaĵo aŭ malbonega kanajlaĵo, [mi akceptus estigi proceson] [8]; ili uzos senkompate ĉiujn rimedojn, por malhelpi disvastiĝon de la scio pri iliaj kanajlaĵoj [9].
beloruse:
подласьць (учынак), нізасьць
ĉine:
坏事 [huàishì]
france:
méchante action, vilénie, forfait, méfait
hispane:
canallada, villanía, cabronada
japane:
乱暴 [らんぼう], 悪事 [あくじ], 卑劣な行為 [ひれつなこうい]
nederlande:
ploertenstreek
pole:
podstępek łotrowski
rumane:
mișel
ruse:
подлость (поступок), хамство (поступок)
ukraine:
мерзенність, підлість

kanajlaro

Aro da kanajloj: [ŝia alvoko] tuŝis dormetantan kordon de vira nobleco, kiun eĉ vivado inter sangavida kanajlaro ne povis tute detrui [10].
beloruse:
навалач, набрыдзь
ĉeĥe:
zločinecké podsvětí
france:
canaille (subst., collectif), crapule (collectif), lie (racaille), populace, racaille
germane:
Gesindel, Lumpenpack
hispane:
populacho, chusma, gentuza
hungare:
csőcselék, söpredék, aljanép
japane:
ごろつきの群れ [ごろつきのむれ]
nederlande:
canaille, tuig
pole:
banda, hałastra, hołota, motłoch, zgraja
rumane:
bandă, fâșie, gloată, plebe
ruse:
сброд, сволочь
slovake:
háveď, luza, zberba, čvarga
ukraine:
набрід, сволота, наволоч, потолоч

kanajlego

beloruse:
закончаны нягоднік
ĉeĥe:
zločinec
hispane:
criminal, delincuente
nederlande:
aartsschurk
pole:
przestępca
rumane:
criminal infractor
ruse:
подлец из подлецов
slovake:
zločinec

kanajli

(ntr)
Agi kiel kanajlo: Azazello ja malpermesis al li mensogi kaj kanajli per telefono [12].
beloruse:
рабіць подласьці
hispane:
hacer canalladas
nederlande:
schurkenstreken uithalen
pole:
być kanalią
rumane:
să fie un ticălos
ruse:
хамить

administraj notoj

~aro: Mankas dua fontindiko.
~ego: Mankas dua fontindiko.
~ego: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i: Mankas dua fontindiko.