tradukoj: be ca de en fr hu la nl pl ro ru sk

karbunkl/o

karbunklo  

1.  
MED Danĝera infekta malsano kaŭzata de Bacillus anthracis kaj karakterizata per danĝera pustulo; plej ofte per ĝi homon infektas brutoj: la karbunklo estas plej ofte transigata per piko de muŝo. SIN:antrakso 2
2.  
MED=antrakso 1
3.
BOT Komunikebla malsano de plantoj, ĉefe ĉe cerealoj, dum kiu iuj organoj estas anstataŭataj de nigra aŭ bruna pulvoro.

Rim.: La unua senco estas PIV-a, tamen en multaj nacilingvaj vortaroj estas indikita dua senco (vidu antrakso). Ŝajne en latinidaj lingvoj oni uzas unuajn sencojn de antrakso kaj karbunklo, dum en slavaj kaj ĝermanaj lingvoj oni uzas inversajn duajn sencojn. La angla ŝajne uzas ambaŭ. Esperantaj terminoj evidente ankoraŭ ne stabiliĝis ĉi-rilate. [Jurij Finkel]

karbunkla

Rilatanta al karbunklo: karbunkla bacilo.

tradukoj

anglaj

~o 2.: boil, carbuncle, feruncle.

belorusaj

~o 1.: вуглік, сібірская язва.

francaj

~o 1.: charbon; ~o 3.: charbon; ~a: charbonneux.

germanaj

~o 1.: Milzbrand; ~o 2.: Karbunkel; ~o 3.: Getreidebrand; ~a: brandig.

hungaraj

~o 1.: lépfene, anthrax; ~o 2.: darázsfészek , karbunkulus; ~o 3.: gabonaüszög.

katalunaj

~o 1.: carboncle, àntrax maligne; ~o 2.: àntrax; ~o 3.: oïdi, cendrosa; ~a: del carbocle.

latina/sciencaj

~a bacilo: Bacillus anthracis.

nederlandaj

~o 1.: miltvuur; ~o 2.: karbunkel; ~o 3.: brand.

polaj

~o: karbunkuł, wąglik; ~a: wąglikowy.

rumanaj

~o: antrax.

rusaj

~o 1.: сибирская язва, антракс; ~o 2.: карбункул (болезнь).

slovakaj

~o: karbunkul, vred.

fontoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | karbun.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2019/01/04 23:10:21