kariljon/o

kariljono

MUZ
Frapinstrumento konsistanta el multaj diversaj metalaj sonoriloj, kies frapiloj estas konektitaj al klavaro: la studprogramo daŭras ses jarojn kaj ampleksas kariljonludadon, muzikteorion, harmonion, kontrapunkton, kariljonhistorion, sonorilsciencon, komponadon kaj kariljonaranĝadon, grupan kantadon kaj gimnastikon [1]; eblas vidi ankaŭ muron, kiun plibeligas porcelanaj 26-sonorila kariljono kaj vinberaroj [2]. SIN:sonorilaro
1. Jo Haazen: Unika muziklernejo en Belgio, Monato, 1997/04
2. Saliko: Kolekti sonorilojn, Monato, 2001/02
angle:
carillon
beloruse:
карыльён
bulgare:
карийон
ĉine:
鐘琴 [zhōngqín]
france:
carillon
germane:
Glockenspiel
hungare:
harangjáték, campanelli
katalune:
carilló
nederlande:
beiaard, klokkenspel, carillon
pole:
karylion
portugale:
carrilhão
ruse:
карильон, глокеншпиль, колокольчики (муз. инструмент)
ukraine:
карильйон, карийон, оркестрові дзвони

kariljonisto

MUZ
Persono, kiu profesie ludas kariljonon: [la kariljonlernejon] establis la fama kariljonisto Jef Denyn [3] .
3. Jo Haazen: Unika muziklernejo en Belgio, Monato, n-ro 04/1997
angle:
carillonneur, carillonist
beloruse:
карыльёншчык
france:
carillonneur
germane:
Glockenspieler
katalune:
carillonista
nederlande:
beiaardier
portugale:
carrilhador, carrilhonista
ukraine:
карильйоніст

administraj notoj

~isto : Mankas dua fontindiko.