tradukoj:
be de en es fr he hu it nl pl ru sv
1karn/o [1]
karno

- 1.

-
Komunlingva nomo de la molaj histoj,
kontraste al la ostoj (la malmolaj histoj) unuflanke, al
sango kaj limfo (la likvaj histoj), aliflanke:
mi hakos al vi la akrajn spronojn en la
karnonZ;
la hundoj formanĝos la karnon de IzebelZ;
ĉeesti kun karno kaj ostoj
(proprapersone);
la bestoj diskarnis la kadavraĵonZ;
karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu
[2];
karnoriĉa besto;
senkarna skeleto;
Benjamen estas lupo karnoŝira
[3];
kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio
estu signo de interligo inter Mi kaj vi
[4];
(figure)
tranĉi rekte en la karnon
(akre kaj trafe kritiki)
[5].
viando - 2.
-
Tia substanco, konsiderata kiel la fizika parto de homo,
kontraste kun lia spirito:
nek karno kaj sango, sed la koro faras nin patroj kaj
filojZ;
iri la vojon de ĉiu karnoZ
(morti).
- 3.

Mola fibreca substanco, lokita sub la ŝelo de fruktoj,
konsiderata kontraste kun la kerno(j):
la karno de persiko, de melono.
pulpo
karnuloZ

mortemulo
neniu povas tion plenumi al la reĝo, krom la dioj,
kiuj ne vivas inter karnuloj
[6].
enkarniĝo

Unuiĝo de dio kun homo en la persono de Jesuo:
per la Enkarniĝo Dio eniris homan historion
[7].
dentkarno, dentokarno
Karno de la makzeloj ĉirkaŭanta la dentajn
radikojn.
gingivo
karnokoloro
(evitinde)
-
Koloro de haŭto de ne sunbruniĝinta blankulo:
karnokoloraj ŝtrumpoj.
Rim.:
Tiu vorto estas tre malofta, tre mallogika kaj tute misgvida
(logike devus temi pri ruĝa viandokoloro). Ruslingve ĝi
nomiĝas „korpa koloro“, kio estas iom malpli absurda,
tamen ne konvenas por socio kie kunestas homoj kun diversaj
haŭtkoloroj. Mi ne trovas taŭgan vorton, tamen
„karnokoloro“ tutcerte estas absolute maltaŭga kaj tre
malofta. PIV2 ĝin ne konas.
[Sergio Pokrovskij]
tradukoj
anglaj
~o 1.:
flesh;
~o 2.:
flesh;
~o 3.:
flesh, meat;
~ulo:
mortal, mortal man;
dent~o, :
gengiva, gum.
belorusaj
~o 1.:
мяса, плоць;
~o 2.:
плоць;
~o 3.:
мякаць;
~ulo:
сьмяротны;
dent~o, :
дзясна.
francaj
~o 1.:
chair, viande;
~o 2.:
chair, corps;
~o 3.:
chair, pulpe;
~ulo:
être de chair, mortel;
en~iĝo:
incarnation;
dent~o, :
gencive.
kun ~o kaj ostoj:
en chair et en os;
tranĉi rekte en la ~on:
trancher dans le vif.
germanaj
~o:
Fleisch;
~ulo:
Sterblicher;
dent~o, :
Zahnfleisch.
hebreaj
dent~o, :
חניכיים.
hispanaj
dent~o, :
encia.
hungaraj
~o:
hús;
~ulo:
halandó;
dent~o, :
fogíny, foghús.
italaj
~o 1.:
carne;
~o 2.:
carne (fig.);
~o 3.:
polpa (bot.);
~ulo:
mortale (sost.);
en~iĝo:
incarnazione;
dent~o, :
gengiva;
~okoloro:
color carne.
nederlandaj
~o:
vlees;
~ulo:
sterveling;
en~iĝo:
incarnatie;
dent~o, :
tandvlees;
~okoloro:
huidskleur.
polaj
~o 2.:
ciało;
~o 3.:
miąższ;
~ulo:
śmiertelnik;
dent~o, :
dziąsło.
rusaj
~o 1.:
плоть, мягкие ткани
(анат.);
~o 2.:
плоть;
~o 3.:
мякоть;
~ulo:
смертный
(состоящий из
плоти);
dent~o, :
десна.
tranĉi rekte en la ~on:
задеть за
живое.
svedaj
~o:
kött;
dent~o, :
tandkött.
[^Revo]
[karn.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.28 2011/02/10 08:10:09 ]