tradukoj: be de en es fr hu it nl ru



Kesteto por ŝirmo kaj pli facila manipulo de enkonstruita
datumportilo aŭ aranĝaĵo:
kasedo de magneta rubando;
kasedo de magneta disko aŭ lumdisko;
kasedo de inkrubando;
li enmetas kasedon, kaj irigas la aparaton
[2].

Aparato por lego aŭ skribo de datumportaj kasedoj:
oni ankaŭ povas kunporti kasedilon kaj danci
[4].
Kasedo kies ŝovkovrilo per ĉarniroj aligita
ne estas tute eltirata dum la fotografado, sed malantaŭ
la kasedo turnata.
Kasedo, kiun oni ne ŝovas en la foldojn de la kamerao,
sed nur alpremas al ĝi.
Kasedo ŝargebla per du plakoj aŭ platfilmoj.
Kasedo ŝargebla per filmpakoj.
Kasedo por kartoĉfilmoj, ŝargebla
ordinare eĉ ĉe taglumo.

Malgranda, facile portebla
kasedilo:
li estis ege laca, la kravatnodo malstrikta,
la kolumo senkoloriĝinta, la kapo ĵetita malantaŭen,
la poŝkasedilo laŭta kaj la kapaŭskultiloj
enterigitaj en la oreloj
[6].
Kasedo ŝargebla per difinita aro da plakoj.