Kimri/o PIV1

Kimrio

GEOG Kimrujo en la nordo de Kimrio oni ofte aŭdas plendojn ke la Nacia Asembleo okupiĝas ĉefe pri la sud-oriento de la lando [1]; en Anglio kaj Kimrio oni povas senobstakle registri infanojn per keltaj nomoj [2].
1. H. Chapman: en Referendumo en Kimrio, 2011-02-11
2. Garbhan MacAoidh: Nomo egala, sed esenco mala, Monato, 2003/12, p. 15
angle:
Wales
beloruse:
Уэльс
ĉeĥe:
Wales
france:
Galles, pays de Galles
germane:
Wales
japane:
ウェールズ
nederlande:
Wales
pole:
Walia
rumane:
Țara Galilor
slovake:
Wales

Novsudkimrio

GEOG Nova Sudkimrujo: Novsudkimrio estas konata en la tuta mondo pro la bela haveno de sia ĉefurbo, Sidnejo [3]; la Aŭstralia Nov-Sud-Kimria Societo pri Laŭvola Eŭtanazio [4].
3. Vikipedio, Novsudkimrio, 2014-07-14
4. Kep Enderby: Morto, morfino kaj moralo, Monato, 2005/06, p. 17
angle:
New South Wales
beloruse:
Новы Паўднёвы Ўэльс
ĉine:
新南威尔士州 [XīnNánWēiěrshìzhōu], 新南威尔士 [XīnNánWēiěrshì]
france:
Nouvelle Galles du sud
germane:
Neusüdwales
nederlande:
Nieuw-Zuid-Wales
pole:
Nowa Południowa Walia
rumane:
Noul Wales de Sud

administraj notoj