tradukoj: de en es fr it pl pt

*7Klar/o

*Klaro  

NOM Virina antaŭnomo: brilis la okuloj de la filino, la ĉarma fraŭlino Klaro [1]; Klaro tre dezirus adiaŭi la amikinon, sed ne trovas pretekston IK ; fraŭlino Klaro kaj fraŭlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudradon Marta .
HOM:klara

* Klanjo

Karesformo de la nomo Klaro: Johanon, […] Klaron, […] iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), […] Klanjo [2].

Klaranino  

KRI Monaĥino el la ordeno de sankta Klaro: kunlaborantino de Sankta Francisko el Asizo kaj fondintino de la monĥinoj Klaraninoj, ŝi estis proklamita sankta de papo Aleksandro la 4-a [3]; la Monaĥejo de la Reĝaj Senŝuistinoj […] estas monaĥejo de […] klaraninoj, fondita en 1559 de Johanino de Aŭstrio [4].

tradukoj

anglaj

~o: Claire, Clair, Clare.

francaj

~o: Claire, Clara; Klanjo: Clairette, "Clarinette"; ~anino: "Clarisse".

germanaj

~o : Klara; Klanjo: Klärchen; ~anino: Klarisse.

hispanaj

~o: Clara.

italaj

~o: Chiara, Clara.

polaj

~o: Klara; Klanjo: Klarcia; ~anino: klaryska.

portugalaj

~o: Clara.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
3. Vikipedio, Klara el Asizo
4. Vikipedio, Monaĥejo de la Reĝaj Senŝuistinoj


ℛevo | datumprotekto | klar1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.6 2019/02/28 17:10:17