tradukoj: be de en fr hu nl pt ru sv

*orden/o

*ordeno Vikipedio

1.
Honoriga societo starigita de regnestro por rekompenci meriton de homoj elstare helpintaj al la regno: ordeno de Nigra Aglo, de Ŝtrumpligilo, de Kristo, de Lenino ktp.
2.
KRI Societo el inoj aŭ viroj, kiuj vivas kune laŭ apartaj reguloj, liginte sin per votoj: ordeno de Benediktanoj SIN:kongregacio
3.TEZ
Ordena insigno kutime kun formo de stelo aŭ kruco pendanta de rubando. SIN:dekoracio

ordeni

(tr)
Honori iun per ordeno: la Franca ministro pri la publika instruado ordenis nian majstron per la Honora Legio.

tradukoj

anglaj

~o 3.: badge, decoration; ~o: order, fraternity; ~i: decorate.

belorusaj

~o: ордэн; ~i: узнагародзіць ордэнам .

francaj

~o 1.: ordre (civil, militaire); ~o 2.: congrégation religieuse, ordre religieux; ~o 3.: décoration (insigne), insigne (décoration); ~i: décorer (remettre une décoration), médailler.

germanaj

~o: Orden; ~i: (jmdm.) einen Orden verleihen.

hungaraj

~o 1.: rend; ~o 2.: szerzetesrend; ~o 3.: rendjel; ~i: kitüntet (rendjellel).

nederlandaj

~o 1.: orde, ridderorde; ~o 2.: orde, kloosterorde; ~i: ridderen.

portugalaj

~o: ordem; ~i: ordenar.

rusaj

~o: орден; ~i: наградить орденом.

svedaj

~o: orden.

[^Revo] [orden.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2006/09/17 16:31:08 ]