2kongregaci/o Z PV

kongregacio

1.
Religia societo el pastroj aŭ monaĥoj, (ne distingante la kongregaciojn de la ordenoj laŭ propra katolika senco): ofte kongregacioj estis gravaj minacoj por la regantoj, kontraŭbatalante la registaron [1].
2.
KAT Religia societo el pastroj aŭ monaĥoj ligitaj per promesoj (votoj), kies rompo estas grava peko, sed, laŭ la kanona juro, ne nuligas la rezultojn de la malpermesita faro: la teatinoj estis ekleziuloj de la kongregacio de Latrano, ili portis nigran sutanon, nigran mantelon kaj blankajn ŝtrumpojn [2]; SIN:ordeno1
3.
KAT Aparta komisiono el kardinaloj aŭ ekleziuloj, starigita de Papo en Romo, por prizorgi specialajn aferojn: la kongregacio pri Ritoj, pri la Indekso; kardinalo Ratzinger, la multjara estro de l' Kongregacio por la Doktrino de Vatikano, publikigis dokumenton „Dominus Iesus[3]; intertempe la Kongregacio estas tre okupita pri 3000 kazoj, kaj miloj estas en la prepara fazo [4].
4.
KAT Societo da laikoj celanta piajn celojn.
1. Monato, Hori Yasuo: Religio en Japanio. Ĉu budhismo?, 2008
2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXIV
3. Stefan Maul: Vatikano rebatas, Monato, 2000/11, p. 18
4. Monato, W. H. Simcock: Sanktuloj, 2005
angle:
congregation
beloruse:
кангрэгацыя
ĉeĥe:
kongregace, sdružení
france:
congrégation
germane:
1. Klostergenossenschaft, Klosterverband 2. Kongregation, Orden 3. Kardinalskongregation 4. Glaubensgenossenschaft, Glaubensgemeinschaft
hungare:
kongregáció 3. kongregáció
itale:
congrega, congregazione
japane:
教団 [きょうだん], 修道会 [しゅうどうかい], 聖省 [ひじりしょう], 会衆 [かいしゅう], 信徒組合 [しんとくみあい]
nederlande:
congregatie
pole:
kongregacja
portugale:
congregação
ruse:
конгрегация 2. братство (религиозное)
slovake:
kongregácia, združenie

kongregaciismo

KRI Eklezia organizo de iuj protestantaj eklezioj, en kiu ĉiu loka komunumo aŭtoritatas pri sia organizo kaj certagrade ankaŭ pri doktrino; kontrasta al la episkopapresbitera organizoj.
beloruse:
кангрэгацыяналізм
france:
congrégationalisme

kongregaciisto, kongregaciano

KRI Subtenanto de kongregaciismo; ano de kongregaciisma komunumo: unu parto sekvis la instruojn de Johano Kalvino […] alia grupo, nomataj kongregaciistoj, defendis la ekziston de kongregacioj sendependaj inter si [5]; ankaŭ la metodistoj, kongregacianoj kaj framasonoj havis pompajn domojn [6].
5. Vikipedio, puritanismo, 2010-02-06
6. T. Steele: Flugi kun kakatuoj, 2010
beloruse:
кангрэгацыяналіст
france:
congrégationaliste (subst.)

administraj notoj