tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pl ru sk sv

1klasik/a PV

klasika  

1.
HIS De pasinta kultur-epoko, rigardata kiel modele harmonia, matura, stabila, konservinda: klasika eduko; la danco Kuchipudi estas unu el la ses hindaj klasikaj dancoj kaj originis en Andra Pradesh en la 3-a jarcento [1].
2.
BELABELE Ĝenerale kaj tradicie rigardata kiel norma, referenca, modela, imitinda: klasika poeto; klasika stilo.

klasikaĵo

Verko klasika: ĉu vi ekstudis la konfuciajn klasikaĵojn? [2].

klasikismo  

1.  
BELABELE Kultura aŭ belarta movado, kiu eminente konformas al klasika idealo de harmonio, sobreco, stabileco kontraste al ekzemple barokoromantikismo.
2.
En okcidenta kulturo arta kaj literatura skolo tre inspirita de antikvaj grekaj kaj Latinaj klasikaj aŭtoroj: la reguloj pri la tempa, loka kaj aga unuecoj de la klasikisma teatro; verko, kiu esploras temojn hodiaŭ validajn: arto kaj naturo, racio kaj instinkto, klasikismo kaj romantikismo, sed antaŭ ĉio: la homo [3].

klasikulo

Aŭtoro de verko klasika.

novklasikismo

BELA Belarta movado, kiu konscie restarigas manierojn de antaŭa klasika aŭ klasikisma epoko: la novklasikisma imitema estetiko [4].

Rim.: La uzo de respektive klasikismonovklasikismo dependas je malsamaj taktoj de art-historio en diversaj nacioj kaj sekve ne plene kongruas inter ili. [ĵv]

postklasika

PIV1
Veninta post la klasika periodo.

tradukoj

anglaj

~a: classic, classical; ~aĵo: classic; ~ismo: classicism; ~ulo: classical (composer, author, etc.); post~a: postclassical.

belorusaj

~a: клясычны, традыцыйны; ~aĵo: клясычны твор, клясычная праца; ~ismo: клясыцызм; ~ulo: клясык.

ĉeĥaj

~a: klasický; ~ismo: klasicismus; ~ulo: klasik.

francaj

~a: classique (adj.); ~aĵo: classique (œuvre); ~ismo: classicisme; ~ulo: auteur classique; nov~ismo: néoclassicisme; post~a: postclassique.

germanaj

~a: klassisch; ~aĵo: Klassiker; ~ismo: Klassizismus; ~ulo: Klassiker.

hispanaj

~a: clásico; ~aĵo: clásico; ~ismo: clasicismo; ~ulo: clásico; post~a: posclásico.

hungaraj

~a: klasszikus; ~aĵo: klasszikus mű; ~ismo: klasszicizmus; ~ulo: klasszikus (szerző).

katalunaj

~a 2.: acadèmic; ~a: clàssic; ~aĵo: obra clàssica, un clàssic; ~ismo: classicisme; ~ulo: clàssic (autor); post~a: postclàssic.

nederlandaj

~a: klassiek; ~aĵo: klassieker ; ~ismo: classicisme; ~ulo: klassieker; post~a: postklassiek.

polaj

~a 2.: klasyczny; ~aĵo: klasyk; ~ismo: klasycyzm; ~ulo: klasyk.

rusaj

~a: классический; ~aĵo: классическое произведение, классика; ~ismo: классицизм; ~ulo: классик.

slovakaj

~a: klasický; ~ismo: klasicizmus; ~ulo: klasik.

svedaj

~a: klassisk; ~aĵo: klassiker.

fontoj

1. Pluveta: Hari Om..., Ĉina Radio Internacia, 2014-08-06
2. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
3. P. Gubbins: Ekvivas klasikaĵo, Monato
4. B. Cadei: Esperantigo de "La Gefianĉoj"..., 20a kongreso de UECI, 2006

~ulo: Mankas dua fontindiko.
~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
post~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | klasik.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.25 2015/07/04 08:37:37