tradukoj: be bg ca de en es fr hu nl pl ru

9klon/o PIV1

9klono  

1.
BIOPIV1 Preciza genetika kopio de vivanta estaĵo: du homaj klonoj havus la saman genetikan strukturon, sed probable alian personecon; oni atingis progreson en esploro pri klonoj kaj trunkaj ĉeloj [1].
2.  
KOMP Preciza imitaĵo de komputila programo aŭ aparato, realigita laŭ dokumentaro aŭ per retroprojektado, plej ofte pli malmultekosta ol la originalo: operaciuma kerno por la GNU-a klono de Unikso KompLeks ; la entrepreno Promax Technology prezentis Macintosh-klonon kun rapideco de 400 MHz [2].
SIN:sozio

9kloni  

BIO
Krei klonon 1: sciencistoj sukcese klonis porkon, unu el la plej malfacile kloneblaj bestoj [3]; ekde la sukcesaj eksperimentoj de klonado avertas moralistoj: genoj ne tiom interesas sciencistojn kiom komercistojn [4]; oni elprenas unu korpoĉelon el pando kaj enmetas ĝin en senkernigitan ovĉelon de alispeca besto por tiel krei sanan kaj aktivan klonitan pandidon [5].

tradukoj

anglaj

~o 1.: clone; ~o 2.: clone; ~i : clone.

belorusaj

~o 1.: клон; ~o 2.: клон; ~i : кланаваць.

bulgaraj

~o 1.: клон; ~o 2.: клон; ~i : клонирам.

francaj

~o 1.: clone; ~o 2.: clone; ~i : cloner.

germanaj

~o 1.: Klon; ~o 2.: Nachahmung, Clone; ~i : klonen.

hispanaj

~o 1.: clon; ~o 2.: clon; ~i : clonar.

hungaraj

~o 1.: klón; ~o 2.: klón; ~i : klónoz.

katalunaj

~o: clon; ~i : clonar.

nederlandaj

~o 1.: kloon; ~o 2.: kloon; ~i : klonen.

polaj

~o 1.: klon; ~o 2.: klon; ~i : klonować.

rusaj

~o 1.: клон; ~o 2.: клон; ~i : клонировать.

fontoj

1. Rimo Liu, Ĉinujo
2. Peter Coppens
3. Rimo Liu, Ĉinujo
4. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, n-ro 10/2000
5. Peng Jianjun: Kloni grandan pandon, Monato, n-ro 4/2001

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas verkindiko en fonto.


administraj notoj

pri klon/o :
  En PIV2 la radiko havas verban karakteron.
  [MB]

ℛevo | datumprotekto | klon.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.16 2019/04/08 18:10:17