koalici/o JED

koalicio

POL Nedaŭra interligo, precipe de partioj, kontraŭ komuna malamiko aŭ por komuna celo: UEA sukcese iniciatis fondon de Koalicio de Neregistaraj Organizaĵoj por Internacia Helplingvo [1]; koalicioj (de partioj) regas en multaj stabilaj eŭropaj demokratioj, sed efektive nur unu partio regas en Britio [2]; unu el la partioj de la registara koalicio [3]; la nova registaro konsistas el koalicio de la Laborista Partio kaj la Alianco (grupigo de malgrandaj partioj) [4]; la venkinta koalicio konsistas fakte el du subkoalicioj [5]. SUP:aliancoSIN:kartelo2
Rim.: PV kaj PIV1 registris la radikon kun verba karaktero, sed PIV2 ŝanĝis tion al substantivo. Same en vortaro Eo-germana de Jürgensen 1904, sub redakto de Zamenhof, la kapvorto aperas kiel „koalici·o“. Manke de sufikshavaj derivaĵoj ni ne atingis kompletan konsenton pri la vortspeco de la radiko, sed fine adaptis laŭ PIV2. Necesos kontroli la faktan vortuzon post kelkaj jaroj. [Wolfram Diestel]
1. Lee Chong-Yeong: Antaŭen al ŝancoj kaj defioj, Eventoj, 1998-01, numero 140a
2. Monato, W. H. Simcock: Iom da proporcio
3. Ĝangalo: Brazila parlamento forpelas eksministron de Lula pro korupto, 2005-12-02
4. Donald Rogers: Laborema koalicio, Monato, 2000/03, p. 11
5. Zlatko Tišljar: Post morto -- nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
beloruse:
кааліцыя
ĉeĥe:
koalice stran
france:
coalition
germane:
Koalition, Bund (Politik, Militär)
hispane:
coalición
japane:
連立 [れんりつ], 提携 [ていけい], 連合 [れんごう]
nederlande:
coalitie
pole:
alians, koalicja, konfederacja
portugale:
coalizão
rumane:
alianțe, coaliție, confederație
slovake:
koalícia
ukraine:
коаліція

koalicia

Estanta tia interligo aŭ parto de ĝi: pro multaj komunaj konceptoj pri enlanda ekonomia politiko ambaŭ partioj rapide interkonsentis pri koalicia registaro [6]; la registaro konsistas el 22 ministroj el la ses koaliciaj partioj [7].
6. Zofia BANET-FORNALOWA/pg: Kiam orkestro fariĝas orkesto, Monato, 2000/05, p. 12
7. Zlatko Tišljar: Post morto -- nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
beloruse:
кааліцыйны
pole:
koalicyjny, sprzymierzony
portugale:
coligado
rumane:
aliată

koalicii PV

(ntr)
Esti en tia interligo: Mao Sui diris plu: „Via estimata Reĝa Moŝto, ĉu vi volonte koalicios kun ni por kune batali kontraŭ la regno Qin?“ [8]; „Nov-Zelando Unue“ finfine preferis koalicii kun la laborista partio [9]; ĝis tiu ĉi dato PP koaliciis kun Liberala Partio (LP), iam estrita de Jörg Haider [10]; la komunista partio ne havas ja tre signifan kaj fortan pozicion en la tradicia japana socio, efektive ĉiuj aliaj politikaj partioj distanciĝas de ĝi kaj ne volas koalicii kun ĝi [11]. SUP:alianciĝi
8. Ĉina Radio Internacia: Mao Sui Sin Rekomendas, [vidita je 2006-01-20]
9. D. E. Rogers: Parlamentaj elektoj, Monato, 2015:2
10. Monato, Walter Klag: Gajnas konservativuloj
11. Monato, Julius Hauser: Nur fantazio
beloruse:
ствараць кааліцыю, аб'ядноўвацца ў кааліцыю
ĉeĥe:
být v koalici
ĉine:
結成同盟 [jiéchéngtóngméng], 联合执政 [liánhézhízhèng]
france:
se coaliser, se liguer
germane:
koalieren, sich verbünden
japane:
連立する [れんりつする], 提携する [ていけいする]
nederlande:
een coalitie sluiten
pole:
koalicję zawiązać, sprzymierzać się z
portugale:
coalizar, coligar-se
rumane:
coaliție cravată, aliat cu
ruse:
объединиться в коалицию
slovake:
byť v koalícií
ukraine:
створювати коаліцію, входити до коаліції

administraj notoj