tradukoj: be cs de en es fr it nl pl pt ro sk

koktel/o SPV

koktelo  

KUI Mikstrinkaĵo, el fruktosukoj, alkoholaĵoj aŭ aliaj: Tomaso Archer, kiu sola aliris, foriris sola, plene malebria pro akra kolero malgraŭ siaj kvar kokteloj [1]; li ... konsumis malpli da kokteloj, pro malsano de l’ hepato [2].

molotovkoktelo

Facile farebla man-ĵetebla eksplodaĵo konsistanta el vitra botelo plena je benzino aŭ alkoholo, provizita je brulanta meĉo, kiu disflamiĝas kiam ĝi frakasiĝas: mi ĵetas ŝtonojn kaj molotovkoktelon [3]; ili mortis en la flame brulantaj tankoj, kiujn trafis la molotovkokteloj [4].

tradukoj

anglaj

~o: cocktail; molotov~o: Molotov cocktail.

belorusaj

~o: кактэйль; molotov~o: кактэйль Молатава.

ĉeĥaj

~o: koktejl.

francaj

~o: cocktail; molotov~o: cocktail Molotov.

germanaj

~o: Cocktail.

hispanaj

~o: coctel.

italaj

~o: coktail.

nederlandaj

~o: cocktail.

polaj

~o: koktail; molotov~o: koktail Mołotowa.

portugalaj

~o: coquetel (BR), cocktail.

rumanaj

~o: cockteil.

slovakaj

~o: koktail.

fontoj

1. S. Zaft: Frostsezonaj Pekoj, Esperanto sub la Suda Kruco, 1997-05 ĝis 06, numero 27a, p. 6-11a
2. Ĝ. Vans, trad. Ĝ. Ŭ. Starling: Domo de l’ Se, 2002
3. S. Lang, trad. G. Berveling: La Talpoĉasisto, 2007
4. I. Szabo: 1956 — Liberbatalo, 2010-10-22


ℛevo | datumprotekto | koktel.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.14 2018/04/14 15:10:19