*trink/i

*trinki

(tr)
1.
Preni fluaĵon en la buŝon kaj gluti: mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon [1]; mi alportis arĝentan vazon por doni trinki al tiu ĉi sinjorino [2]; donu al la birdoj akvon ĉar ili volas trinki [3]; mi foje kuris nuda kiam mi trinkis tro multe da vino [4]; ne kraĉu en puton ĉar vi trinki bezonos PrV ; eltrinki per unu tiro PrV ; de lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo PrV ; ili venis kaj ĉerpis akvon kaj plenigis la trogojn por trinkigi la ŝafojn [5]; vi frapos la rokon kaj eliros el ĝi akvo kaj la popolo trinkos [6]; ĉiun, kiu lektrinkos akvon per sia lango kiel lektrinkas hundo, tiun starigu aparte [7]; manĝi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon [8]; trinkmielo [9]; trinkakvo [10]; akvotrinkigaj kanaloj [11]. SUB:drinkiVD:sorbi, soifa.
2.
(figure) (poezia esprimo) Ricevi aŭ preni ion: ellasu min mi volas trinki lian sangon (preni lian vivon; mortigi lin) [12]; ĉar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, ilian venenon trinkas mia spirito [13]; homo abomeninda kaj malbona, kiu trinkas malbonagojn kiel akvon [14]; kiu homo estas simila al Ijob, kiu trinkas mokojn kiel akvon [15]; vekiĝu, leviĝu ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero [16]; oni ne disdonos inter ili panon de funebro por konsoli ilin pri la mortinto kaj oni ne trinkigos al ili kalikon de konsolo pri ilia patro kaj pri ilia patrino [17].
afrikanse:
drink
albane:
pije
amhare:
መጠጥ
angle:
drink
arabe:
شراب
armene:
խմել
azerbajĝane:
içki
beloruse:
піць
bengale:
পানীয়
birme:
သောက်စရာ
bosne:
piće
bulgare:
пия
ĉeĥe:
napít se, pít, zapít
dane:
drikke
estone:
jook
eŭske:
edari
filipine:
inumin
france:
boire
galege:
bebida
germane:
trinken
guĝarate:
પીણું
haitie:
bwè
haŭse:
sha
hinde:
पेय
hispane:
beber
hungare:
iszik
igbe:
ọṅụṅụ
indonezie:
minum, meminum
irlande:
deoch
islande:
drykkur
japane:
ドリンク
jave:
ngombe
jide:
טרינקען
jorube:
mimu
kanare:
ಪಾನೀಯ
kartvele:
სასმელი
katalune:
beure
kazaĥe:
сусын
kimre:
diod
kirgize:
ичүү
kmere:
ភេសជ្ជៈ
koree:
한잔
korsike:
vivu
kose:
isiselo
kroate:
piće
kurde:
vexwarin
latine:
bibo, ere, poto, are
latve:
dzēriens
laŭe:
ເຄື່ອງດື່ມ
litove:
gėrimas
makedone:
пијалок
malagase:
zava-pisotro
malaje:
minuman
malajalame:
പാനീയം
malte:
xarba
maorie:
inu
marate:
पेय
monge:
haus dej
mongole:
ундаа
nederlande:
drinken
nepale:
पिउने पानी
njanĝe:
kumwa
okcidentfrise:
drinke
okcitane:
beure
panĝabe:
ਪੀਣ ਨੂੰ
paŝtue:
د څښلو
portugale:
beber
ruande:
kunywa
ruse:
пить
samoe:
inu
sinde:
پيو
sinhale:
බීම
skotgaele:
deoch
slovake:
napiť sa, piť
slovene:
pijača
somale:
cabitaan
ŝone:
chinwiwa
sote:
seno
sunde:
inuman
svahile:
kunywa
taĝike:
нӯшидан
taje:
เครื่องดื่ม
tamile:
பானம்
tatare:
эч
telugue:
పానీయం
tokipone:
moku
ukraine:
напій
urdue:
ڈرنک
uzbeke:
ichimlik
vjetname:
ly
zulue:
isiphuzo

trinkaĵo

Tio, kion oni trinkas: ili benas la soldatojn, nutras, donas al ili trinkaĵon [18]; nenian trinkaĵon el vinberoj li devas trinki kaj vinberojn freŝajn aŭ sekigitajn li ne devas manĝi [19]; la vino estas blasfemanto, ebriiga trinkaĵo estas sovaĝa [20]; la trinkaĵon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la aliaj [21]; mia karno estas vera manĝaĵo kaj mia sango estas vera trinkaĵo [22].
beloruse:
пітво, напітак, напой
bulgare:
пиене
france:
boisson, breuvage
germane:
Getränk
hispane:
bebida
hungare:
ital
indonezie:
minuman
japane:
飲み物 [のみもの], 飲料 [のみりょう]
ruse:
питьё
ukraine:
напій, питво

trinkejo

Loko taŭga aŭ aranĝita por trinkado: kiam la brutoj, kiuj havis soifon, ekvidis la akvon, ili ekkuris kiel eble plej rapide malsupren, al la trinkejo [23]; veninte al trinkejo, li haltis […] kaj plena de ĝojo trinkis duonglason da biero por la lastaj moneroj [24].
beloruse:
пітны дом, шынок
germane:
Schänke
japane:
喫茶店 [きっさてん]

trinkujo

Ujo destinita por trinkado:
a)
de homoj: sur tuko staris granda stanaloja trinkujo plena de sambuka vin' [25]; krome vi ricevas kompletaĵon de iloj konsistanta el telero, trinkujo, tranĉilo, forko, kulero kaj buŝtuko Ekolud ; glaso: vitra trinkujo BazRad .
b)
de bestoj: ŝi diris: ankaŭ por viaj kameloj mi ĉerpos, ĝis ili finos trinki; kaj rapide ŝi elverŝis el sia kruĉo en la trinkujon kaj kuris denove al la puto por ĉerpi por ĉiuj liaj kameloj [26]; trinkujo = granda longforma ujo (trogo), el kiu bestoj trinkas [27].
beloruse:
судзіна (для піцьця)
ĉeĥe:
nádoba na pití, pohár, číše
france:
1.a récipient (pour boire) 1.b abreuvoir
germane:
1.a Trinkgefäß 1.b Tränke
hispane:
1.b abrevadero
hungare:
1.a ivóedény 1.b itató
indonezie:
tempat minum, wadah minum
japane:
水飲み桶 [みずのみおけ]
ruse:
1.a сосуд (для питья) 1.b поилка, водопой
slovake:
nádoba na pitie, pohár, čaša
ukraine:
напувалка, поїлка

eltrinki

Trinki ĝis fino; trinke malplenigi ion: la ŝaŭmantan ebriigantan kalikon vi eltrinkis ĝis la fundo [28]; vi eltrinkos ĝin ĝisfunde kaj vi ĉirkaŭlekos ĝiajn rompopecetojn kaj vi disŝiros vian bruston [29].
beloruse:
выпіць
ĉeĥe:
vypít
france:
boire entièrement, vider (son verre etc.)
germane:
austrinken
hungare:
kiiszik
japane:
飲みほす [のみほす]
ruse:
выпить, испить
slovake:
vypiť
ukraine:
випивати

sattrinki

Trinki sufiĉe, ĝis la kontenta stato en kiu oni ne plu deziras trinki: la homoj kaj ĉevaloj sattrinkis [30]; sattrinkinte, la literaturistoj tuj komencis hiki, pagis kaj sidiĝis sur benkon [31].
beloruse:
напіцца
ĉeĥe:
dosyta se napít, pít dosyta
germane:
sich satt trinken
ruse:
напиться
slovake:
piť dosýta

trinkvazo

Trinkujo: ĉiuj trinkvazoj de la reĝo Salomono estis el oro [32]; kolo de botelo […] servos kiel trinkvazeto por birdo [33].
beloruse:
судзіна (для піцьця)
ĉeĥe:
nádoba na pití, pohár, číše
germane:
Trinkbecher, Kelch
hungare:
ivóedény
indonezie:
tempat minum, wadah minum, botol minum
ruse:
сосуд (для питья)
slovake:
nádoba na pitie, pohár, čaša

administraj notoj