tradukoj: be bg ca cs de en fa fr hu la nl pl pt ro ru sk uk

1kolz/o

kolzo  

BOT
Variaĵo de napo (Brassica napus var. napus), kies semoj donas sengustan oleon: kolzo estas la dujara formo de oleonapo […], la tuta planto estas manĝebla, la florojn aldonu krude al salato aŭ al pano, la semo uzeblas kiel mustardo, eblas ankaŭ kuiri la junajn burĝonojn en oleo aŭ friti kiel benjeto, el la semoj oni produktas kolzoleon kaj kanolon [1]; en Brazilo ekzemple jam de jardekoj aŭtoj uzas alkoholaĵon el sukerkano, en malpli varma Eŭropo oni precipe prenas ĝin el kolzo, kaj en aliaj landoj el maizo [2]; aliaj landoj, precipe Usono mem, Brazilo, Argentin[…]o kaj Ĉinio ne nur toleras, sed favoras kultivadon de la Monsanto-maizo […] ankaŭ aliaj genteknike manipulitaj plantoj estas jam delonge amase uzataj, ekzemple sojofaboj kaj kolzo [3]; kiu zorgeme studas la efikojn de benzino el kolzo, palmoleo aŭ sukerkano, rapide devas konkludi, ke biobenzino tute ne estas ekologia [4].

floraro de kolzo, Stutensee, Germanujo
CC BY-SA 3.0  [5]

tradukoj

anglaj

~o: colza, winter rape.

belorusaj

~o: рапс, кольза.

bulgaraj

~o: рапица.

ĉeĥaj

~o: řepka olejka.

francaj

~o: colza.

germanaj

~o: Raps.

hungaraj

~o: repce.

katalunaj

~o: colza.

latina/sciencaj

~o : Brassica napus var. napus.

nederlandaj

~o: koolzaad.

persaj

~o: کُلزا.

polaj

~o: rzepak.

portugalaj

~o: colza.

rumanaj

~o: rapiță.

rusaj

~o: рапс, кольза.

slovakaj

~o: repka olejná.

ukrajnaj

~o: рапс, кольза.

fontoj

1. Vikipedio, Kolzo
2. Monato, Stefan Maul: Bone nutrataj aŭtoj
3. Monato, Stefan Maul: Mirakloj mankas
4. Monato, Stefan Maul: Ekologio paradokse
5. H. Zell, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Brassica_napus_002.JPG

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | kolz.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2018/10/26 15:10:15