tradukoj: cs fr nl pl pt ro sk

kombine/o PIV1

kombineo  

TEKS Vesto unu- aŭ plur-peca kovranta la korpon tute aŭ plejparte:
a)
Tia tutkorpa subvesto: la norma subvestaĵo de viroj, virinoj kaj infanoj en la 19a jarcento estis la kombineo, unupeca trikita tolaĵo, kiu kovris ne nur la torson, sed ankaŭ la brakojn ĝispojne kaj la gambojn ĝismaleole [1].
b)
Unupeca korpovesto por bebo: bebaj kombineoj [2].
c)
Tutkorpa laborvesto uzata en malpurigaj aŭ specialaj kondiĉoj: li revenis de la laboro en sia kombineo, malpurigita de diversaj farboj [3].

tradukoj

ĉeĥaj

~o: kombinačka, kombiné.

francaj

~o: barboteuse, combinaison (vêtement).

nederlandaj

~o a: lijfgoed; ~o b: trappelzak, speelpakje; ~o c: overall, ruimtepak, vliegerskostuum.

polaj

~o: kombinezon.

portugalaj

~o: combinação, macacão.

rumanaj

~o: salopetă.

slovakaj

~o: kombinéza.

fontoj

1. Vikipedio, artikolo „subvesto“, 2007-07-10
2. -: rakontoj por infanoj, vestaĵoj, 2006
3. L. Karpunina: En granda urbo, Monato, jaro 2008a, numero 2a, p. 26a


ℛevo | datumprotekto | kombine.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.6 2018/05/21 22:10:18