1kompas/o

kompaso

Instrumento konsistanta el magneta montrilo, libere turniĝanta ĉirkaŭ pivoto kaj konstante montranta la nordon. ili ne plu uzis karton kaj kompason sed sekvis la arbarajn vojetojn [1]; mi kuraĝis ekbriligi mian lampeton sur mian kompason [2]; (figure) socio, kiu perdis sian kompason por moralo [3]; (figure) ili kompreneble ŝanceliĝadis en siaj agoj, ĉar ilia cerbo malhavis la naturan kompason [4]; mi prenis tre precizan kompason, sekstanton, teleskopon [5]; mi trovis poŝan ŝipkompason, kiun mi tuj alproprigis [6]. VD:navigaciilo, orientilo
1. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, 2a parto, ĉapitro 2a
2. Edgar Rice Borroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, ĉapitro 23a
3. Monato, Stefan Maul: Kapitalista moralo, 2008
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
5. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deknaŭa Ĉapitro
6. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 47
angle:
compass
beloruse:
компас
bulgare:
компас
ĉeĥe:
kompas
ĉine:
指南針 [zhǐnánzhēn], 罗盘 [luópán], 指北針 [zhǐběizhēn]
france:
boussole (tera navigacio), compas (mara aŭ aera navigacio) (de navigation)
germane:
Kompass
hispane:
brújula
katalune:
brúixola
nederlande:
kompas
pole:
kompas
portugale:
bússola
rumane:
busolă
ruse:
компас
slovake:
kompas

Kompaso [7] (Pyx)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Pyxis): NGC 2613 […] estas galaksio en konstelacio Kompaso [8].
7. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
8. Vikipedio, NGC 2613
angle:
Pyxis
beloruse:
Компас (сузор’е)
ĉine:
罗盘座 [Luópánzuò]
france:
Boussole (constellation)
germane:
Schiffskompass (Sternbild)
japane:
羅針盤 [らしんばん], コンパス
latinece:
Pyxis
pole:
Kompas (gwiazdozbiór)
rumane:
Busola (constelație)
ukraine:
компас

administraj notoj