(1)koncentr/a

koncentra

(arkaismo) VdE Samcentra: du koncentraj rondoj; ciferplato de galaksia horloĝo kun tri koncentraj ringoj de gradoj altiris la atenton [1]; dupolusa kablo kun koncentra konstruo […] konsistas el interna kondukilo, kiun ĉirkaŭas ekstera kondukilo [2].
Rim.: Ne konfuzu kun: koncentra (densa).
Rim.: En 1974 la Akademio de Esperanto per la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro decidis maloficialigi ĉi tiun radikon, kiu estis oficialigita per la Unua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, kaj anstataŭe oficialigis la samforman sed alisignifan radikon „koncentr/“. Oni atentu, ke temas pri du radikoj kun malsamaj signifoj. Ĉi tiu maloficialigo estas kontestata de kelkaj esperantologoj, kiuj opinias, ke oni ne povas maloficialigi ion oficialigitan.
japane:
集中的な [しゅうちゅうてきな], 濃厚な [のうこうな]

koncentrigi

(arkaismo) VdE Kunigi ĉirkaŭ komuna centro: koncentrigi la tutan administradon en la ĉefurbo; la juna virino koncentrigis la fortojn de sia volo kaj spirito Marta ; [li penas] koncentrigi la atenton sur nova penso [3]; ŝi decidis [...] fari ian paŝon, kiun ŝi ne povis fari sen granda peno, sen koncentrigo (koncentrado) de ĉiuj fortoj de sia volo Marta ; la 16-an de Misori, la koncentrigo de la militistaro estis preskaŭ finita [4]. SIN:fokusi
Rim.: Ne konfuzu kun: koncentrigi (igi koncentri).

koncentriĝi

(arkaismo) Kolektiĝi ĉirkaŭ komuna centro: ĉiam pli vastiĝados la regionoj glaciaj, […] vivo […] iom post iom koncentriĝos en la regionoj subekvatoraj FK ; ĉiuj fortoj de ŝia spirito koncentriĝis en ŝiaj okuloj Marta ; tie koncentriĝis la tuta komerco de la eburo [5]; en tiu oficejo koncentriĝas la laboroj PV ; komence liaj pensoj koncentriĝis sur la mono PV . SIN:fokusiĝi
japane:
集中する [しゅうちゅうする], 濃縮される [のうしゅくされる]

administraj notoj