konĥoid/o, konkoid/o [1]

konĥoido, konkoido

MAT
(de ebena kurbo `K`, rilate al punkto `O`) Ebena kurbo, konsistanta el ĉiuj tiaj punktoj `M`, ke la distanco `MN` egalas al iu konstanto `l`, kie `N` estas la intersekcopunkto de la rekto `OM` kaj de la kurbo `K`: paskala limako estas konĥoido de cirklo rilate al punkto de ĝi: la polusa ekvacio de konĥoido de rekto estas de la tipo `rho=(a//cos theta)+l`.
Rim.: Ni opinias la formon „konĥoido“ preferinda al „konkoido“ pro la etimologio, sed eblas advokati por ĉi-lasta surbaze de ĝia aŭtoritateco kaj de la proksimeco kun la vorto „konko“, ja la etimologia interpreto de la vorto estas „konkforma“.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


konĥoidoj de rekto
angle:
conchoid ~o de rekto: conchoid of Nicomedes.
beloruse:
канхоіда
ĉine:
蚌線 [bàngxiàn]
france:
conchoïde ~o de rekto: conchoïde de Nicomède.
germane:
Konchoide ~o de rekto: Konchoide von Nikomedes.
nederlande:
conchoïde, schulplijn ~o de rekto: conchoïde van Nicomedes.
perse:
صدفوار ~o de rekto: صدفوار نیکومد.
pole:
konchoida ~o de rekto: konchoida Nikomedesa.
portugale:
concóide
ruse:
конхоида ~o de rekto: конхоида прямой.

administraj notoj

~o, konkoido: Mankas fontindiko.
~o, konkoido: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.