*limak/o PV

*limako

1.
(komune) Ĉiu el la ordo gastropodoj: oni havas kun si sian propran domon kiel la limako la sian [1]; li pripalpu la malgrandan konkon de la limako [2].
2.
ZOO Genro el la familio limakedoj (Limax).
angle:
1. slug
beloruse:
смоўж, сьлімак
ĉine:
1. 鼻涕虫 [bítìchóng], 鼻涕蟲 [bítìchóng], 蝓 [yú], 蜗牛 [guāniú], 蝸牛 [guāniú]
france:
1. limace
germane:
1. Schnecke 2. Schnegel
hispane:
1. babosa
hungare:
1. csiga 2. meztelencsiga
japane:
コウラナメクジ, キイロナメクジ, ナメクジ
katalune:
llimac
latinece:
2. Limax
nederlande:
1. slak (naakt-), naaktslak
pole:
1. ślimak 2. ślimak
portugale:
1. lesma 2. limacídeo
ruse:
слизень, слизняк, улитка
ukraine:
слизень, слимак

marlimakoj

ZOO Limakformaj, senŝelaj marbestoj kun primitivaj okuloj kaj rinoforoj, karnomanĝaj; ordo el klaso gastropodoj (Nudibranchia tio estas nudbrankuloj): oni vidis interalie marlimakojn, moluskojn kaj manĝeblajn bivalojn [3].
Rim.: La identigo de marlimako kun nudbrankulo (ankaŭ PIVa) malvastigas la sencon de la popola nomo, kiu signas eventuale al aliaj grupoj depende je la aspekto de la besto. [ĵv]
3. J. Verne, trad. J. Wałaszek: La Mistera Insulo, [2014?]
angle:
sea slugs
beloruse:
марскія смаўжы
france:
limaces de mer
latinece:
Nudibranchia

paskala limako

MAT[4]
Ebena kurbo, bildo de koniko per inversigo kun centro en unu el ties fokusoj: la polusa ekvacio de paskala limako estas de la tipo `rho=a(cos theta+l)`; se `l=1`, la paskala limako fariĝas kardioido. VD:konĥoido, Paskalo.
Rim.: La formo de tiu fermita kurbo povas iel memorigi konkon de heliko, fazeolan semon, koron, pugon aŭ ion ajn pli-malpli rondan. Eblas pensi, ke „paskala heliko“ estus pli bona termino, sed „paskala limako“ estas aŭtoritata formo kaj baziĝas sur la komunuza kaj Fundamenta senco de „limako“. Notindas ankaŭ, ke laŭdire la kurbo ricevis sian nomon ne pro Paskalo (Blazio), sed pro lia patro (Stefano).

formo de la paskala limako por variaj valoroj de l

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


paskalaj limakoj
angle:
Pascal['s] limaçon
beloruse:
сьлімак Паскаля
ĉeĥe:
Pascalova závitnice
france:
limaçon de Pascal
germane:
Pascalsche Schnecke
hungare:
Pascal-féle kagylógörbe
katalune:
caragol de Pascal
pole:
ślimak Pascala
ruse:
улитка Паскаля
slovake:
Pascalova skrutkovica

administraj notoj

paskala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.