tradukoj: be de fa fr hu it lat nl pl pt ru

Latine Nicolaus Copernicus, pole
Mikołaj Kopernik, vera
nomo Nikolaus Koppernigk.
Pola astronomo (1473-1543), la kreinto de suncentra sistemo
de la mondo. Faris revolucion en la naturscienco, rezigninte
de dum multaj jarcentoj akceptita instruo pri centra loko de
la Tero, kaj klariginte videblajn moviĝojn de astroj per
turniĝo de la Tero ĉirkaŭ sia akso kaj turniĝo de planedoj
(inkluzive la Teron) ĉirkaŭ la Suno.