krabl/i SPV

krabli

(malofte)
Iri, rampeti, vigle movante la korpon kaj la krurojn, kiel iuj bestetoj: ŝtelisto […] scias krabli sur muro kiel muŝo RabistFab ; (figure) mi ricevis la unuan ĉi-jaran Ondon, mi rapidas sciigi vin, ke ĝi krablis tiujn ĉ. 300 km dum plenaj 3 semajnoj [1]; (figure) la universo estis koncentrinta sin en sendimensian punkton kaj eksplodis […] neeviteble krablas en mia menso la penso: kaj antaŭe [2]?
1. La Ondo de Esperanto, 2003, № 3 (101)
2. Monato, Alberto García Fumero: Scienco kaj religio kunfluu, ne kverelu, 2014
ĉeĥe:
lézt, sunout se (housenka), šourat se
france:
carapater
germane:
krabbeln
japane:
はう, はい歩く [はいあるく]
katalune:
gatejar, anar de quatre grapes
pole:
pełzać (o zwierzętach)
portugale:
andar de gatinhas, andar de gatas, andar de quatro, andar de quatro pés
rumane:
târî
ruse:
ползать (о насекомых, членистоногих и т.п.)
slovake:
liezť, sunúť sa (húsenica)
ukraine:
повзати як краби, павуки, копошитися

administraj notoj