tradukoj: be bg cs de en fr hu la nl pl pt ro ru sk

2krabr/o MT

krabro  

ZOO Granda specio de la genro vespo (Vespa crabro): (figure) Mi sendis antaŭ vi krabrojn, kaj ili forpelis de vi la du reĝojn de la Amoridoj [1]; la kufoj kaj kamizoloj havis […] nigrajn kaj flavajn striojn: la soldatoj similis grandajn krabrojn [2]; nenombreblaj malgrandaj ŝtalbluaj insektoj, kiuj zumis kiel koleraj krabroj kaj per densa svarmo formis ĉiam novajn figurojn [3].

tradukoj

anglaj

~o: hornet.

belorusaj

~o: шэршань.

bulgaraj

~o: стършел.

ĉeĥaj

~o: sršeň obecná.

francaj

~o: frelon.

germanaj

~o: Hornisse.

hungaraj

~o: lódarázs.

latina/sciencaj

~o : Vespa crabro.

nederlandaj

~o: hoornaar.

polaj

~o: szerszeń.

portugalaj

~o: marimbondo, caba.

rumanaj

~o: vespa crabro, bărzăun.

rusaj

~o: шершень.

slovakaj

~o: sršeň.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 24:12
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo


ℛevo | datumprotekto | krabr.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2018/09/20 16:10:14