*krepusk/o PV

*krepusko

1.
KALMET Nehela lumo, kiun estigas sunaj radioj resendataj de la tera atmosfero post subiro de la suno aŭ antaŭ ĝia leviĝo: ili leviĝis en krepusko, por iri en la tendaron de la Sirianoj [1]; estis jam vespera krepusko, nuboj kolektiĝis [2]; falis la krepusko [3]; [ili] malgraŭ la krepusko, rimarkis la forkurantajn loĝantojn [4]; liaj okuloj alkutimiĝis al la krepusko [5]; [ŝi] rapidege malaperis en la duonkrepusko de la strato Marta ; kiam li vekiĝis en la posta mateno, la taglumo jam venkis la persistan vintrokrepuskon [6]. VD:aŭroro, duonlumo
2.
(figure) Transiro al pli esperiga stato post longa stagnado aŭ malespero: post tiom da suferoj ekruĝis por la mondo la krepusko de la eterna paco [7]; tio ĝermigas ĉe ni la esperon, […] kaj ke en vivaj krepuskoj ili sendube havas ŝancon por admiri magian ĝojigan supreniron [8]. VD:aŭroro2
angle:
1. twilight, dawn (matenruĝo), dusk (vesperruĝo)
beloruse:
змрок, змрокі, прыцемак
ĉeĥe:
ztráta životních sil, zubožení
ĉine:
[lóng], 曨 [lóng], 暮色 [mùsè], 暮 [mù], 黃昏 [huánghūn], 黄昏 [huánghūn], 曚 [méng], 夕 [xī], 黑影 [hēiyǐng], 夕幕 [xīmù], 薄明 [bómíng]
france:
crépuscule
germane:
Dämmerung
hispane:
crepúsculo
japane:
薄明り [うすあかり], たそがれ, 衰え [おとろえ]
nederlande:
1. ochtendrood, avondgloren
pole:
zmierzch, zmrok
portugale:
crepúsculo
rumane:
crepuscul
ruse:
сумерки
slovake:
brieždenie, súmrak, šero
tibete:
ནམ་ལངས་
ukraine:
сутінки, присмерки, присмерк, смерк, сутінок, сутінь

krepuska

1.
Karakterizata per krepusko: en la krepuska mallumo ŝi ne povis klare vidi Marta ; la cigno dispelis per la fortaj batoj de siaj flugiloj la krepuskan nebulon [9]; en la krepuska ĉambro ekregis silento [10].
2.
(figure) Malluma, malvigla, malgaja: Paŭlo, kontraŭe, malĝoja fraŭlo, komencis la krepuskan periodon de la vivo, periodon de bedaŭroj [11].
beloruse:
змрочны, прыцемны
ĉeĥe:
zašeřený, šerý
ĉine:
[lóng], 曨 [lóng]
france:
crépusculaire, crépusculin
germane:
dämmerig
hispane:
crepuscular
japane:
たそがれの, 薄明の [はくめいの], 薄暗い [うすぐらい], , 衰退の [すいたいの]
nederlande:
schemerend, schemerachtig
pole:
mroczny
ruse:
сумеречный
slovake:
šerý
ukraine:
присмерковий, смерковий, сутінковий

krepuski, krepuskiĝi

1.
Malhele lumi transire de tago al nokto aŭ inverse: komencis krepuski, post unu horo la suno estis leviĝonta [12]; la vespero komencis krepuski [13]; en tia humoro krepuskis la mateno [14]; neordinare frue krepuskiĝis kaj la senhomaj stratoj aspektis ankoraŭ pli malgajaj [15]; la tago krepuskiĝis kaj la krepusko densiĝis en nokton [16]; jam krepuskis kaj la prujno ekaperis sur la tegmentoj [17]. VD:aŭrori, mateniĝi, noktiĝi
2.
Transiri de longa periodo de malespero, de stagnado al pli esperiga stato: pli kaj pli ruĝe ekkrepuskis la espero de la delonge ne gustumita, varma, kolorplena homa vivo [18]; post jardekoj da ekonomia stagnado nun malmultekosta fonto de energio krepuskas kiel la aŭroro de nova erao [19]. VD:aŭrori2, naskiĝi2
beloruse:
1. зьмяркацца 2. нараджацца, разьвівацца (павольна)
ĉine:
1. 暮色降临 [mùsèjiànglín], 暮色降臨 [mùsèjiànglín]
germane:
1. dämmern, anbrechen (Morgen), hereinbrechen (Nacht) 2. in Dämmerung fallen
japane:
たそがれる, 暗くなる [くらくなる], 衰えはじめる [おとろえはじめる]
nederlande:
1. beginnen te schemeren 2. verzwakken, tanen
pole:
1. zmierzchać
ruse:
1. смеркаться 2. клониться к закату

krepuskiĝo

Tempo, kiam estiĝas krepusko: li […] ripozis sibarite sur sia lito ĝis la krepuskiĝo [20]; jam ĉe la krepuskiĝo neniu estas surstrate, ĉiuj enfermas sin en siaj hejmoj [21].
20. N. Gogol, trad. A. Korĵenkov: Palto, 2011
21. La Ondo de Esperanto, 2004, № 1 (111)
beloruse:
зьмярканьне
france:
crépuscule

elkrepuskiĝi

1.
Eliĝi el krepusko.
2.
(figure) Klariĝi, naskiĝi: grandaj ideoj elkrepuskiĝas en mia animo [22].
beloruse:
1. днець, надыходзіць (пра дзень), віднець 2. праясьняцца, сьвятлець, віднець
germane:
licht werden
japane:
夜があける [よがあける], 目覚める [めざめる], 芽ばえる [めばえる]
nederlande:
1. dagen, dag worden 2. ontspruiten
ruse:
проясняться, светлеть
ukraine:
розвиднятися, дніти, світати, зароджуватися, народжуватися

administraj notoj