tradukoj: ca de en es fr hu la nl no pl pt ro ru

2kres/o

kreso  

KUI Iu el pluraj specioj el familio brasikacoj, herbo kun akreta gusto, uzata kiel spico kaj salato: la ĝardenkreso (Lepidium sativum) […] havanta milde akrajn foliojn [1]; al la frankfurta verda saŭco tradicie apartenas almenaŭ sep herboj: borago, cerefolio, kreso, petroselo, pimpinelo, okzalo kaj ŝenoprazo [2]; skorbutherbo gustas kiel kreso [3].

akvokreso  

KUIBOT Specio el familio brasikacoj (Nasturtium officinale), manĝebla herbo, kiu kreskas en subakvaj lokoj: la akvokreso estas plurjara, moltiga planto, […] vivas apud fluakvoj, kiuj ne frostas eĉ vintre […], en Francio, oni kultivas akvokreson ekde la la 14-a jarcento [4].

tradukoj

anglaj

~o : cress; akvo~o : watercress.

francaj

~o : cresson; akvo~o : cresson de fontaine.

germanaj

~o : Kresse; akvo~o : Brunnenkresse.

hispanaj

~o : mastuerzo, berro; akvo~o : berro.

hungaraj

~o : zsázsa; akvo~o : vízitorma.

katalunaj

~o : morritort; akvo~o : creixen.

latina/sciencaj

akvo~o : Nasturtium officinale.

nederlandaj

~o : tuinkers; akvo~o : waterkers.

norvegaj

~o : karse; akvo~o : brønnkarse.

polaj

~o : rzeżucha, pieprzyca; akvo~o : rukiew wodna.

portugalaj

~o : agrião; akvo~o : mastruço-dos-rios.

rumanaj

~o : creson; akvo~o : năsturel.

rusaj

~o : кресс, кресс-салат; akvo~o : брункресс, водяной кресс, жеруха лекарственная.

fontoj

1. Vikipedio, Ĝardenkreso
2. Vikipedio, Verda saŭco
3. Vikipedio, Skorbutherbo
4. Vikipedio, Akvokreso

akvo~o : Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | kres.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2018/09/23 22:10:18